Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vakskandeloj. Ĝi havis la formon de anĝelo, kiu portis bukedon, kaj mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon. La kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo, kaj la ĉambro estis tre hejmeca kaj komforta.

Tie staris multe da libroj, tie pendis grandvaloraj bildoj, tio estis la ĉambro de poeto. Ĉio, kion li pensis kaj skribis, preterpasadis antaŭ li tute korpe kaj vivante. Lia ĉambro aliformiĝadis en profundajn mallumajn arbarojn, en sunplenajn herbejojn, kie gravamiene promenadis la cikonio, kaj en ferdekon de ŝipo alte sur ondiĝanta maro. "Kiajn kapablojn mi tamen posedas!" diris la malnova lanterno, vekiĝante.

"Mi preskaŭ deziregas, ke oni min refandu! Sed ne, tiel longe kiel la maljunaj geedzoj vivas, tio ne fariĝu! Ili min amas pro mia nuna formo. Mi anstataŭas ja al ili proprajn infanojn, ili min purigis kaj donis al mi oleon, kaj al mi estas tiel same bone, kiel al tiu mura pentraĵo, kiu prezentas la kongreson, kvankam ĝi estas ja io tre altranga!" Depost tiu tempo ĝi havis pli da interna trankvileco, kaj tion la honesta malnova strata lanterno plene meritis.


NAJBARAJ FAMILIOJ

Vere, oni povus supozi, ke en la vilaĝa lageto okazis ia grava fariĝo, sed en efektiveco nenio okazis. Ĉiuj anasoj, ĉu ili en plej bela anima trankvileco kuŝis sur la akvo, ĉu ili staris sur la kapo - ĉar tion ili bonege povosciis - per unu fojo ekkuris sur la teron. En la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj, kaj ilian kriadon oni aŭdis jam en granda malproksimeco. La akvo forte ekmoviĝis; ĵus ĝi estis ankoraŭ klara kiel spegulo, oni vidis en ĝi ĉiun arbon, ĉiun arbetaĵon ĉe la bordo kaj la malnovan vilaĝanan domon kun la truoj en la frontono kaj kun la nesto de hirundoj, sed antaŭ ĉio la grandan rozarbetaĵon plenan de floroj, kiu de la muro preskaŭ rekte pendis super la akvo; kaj kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi, nur kun la diferenco, ke ĉio staris sur la kapo.

Sed kiam la akvo nun malkvietiĝis, ĉio intermiksiĝis kaj la tuta bildo malaperis. Du anasaj plumoj; kiuj defalis de la anasoj, kiam ili ekflugis supren, balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj subite ili ekpeliĝis, kvazaŭ blovo de vento ektuŝus la akvon, sed tute ne ĉi estis vento, kaj baldaŭ ili denove kuŝis trankvile