kaj la akvo fariĝis glata kiel spegulo. Denove oni klare vidis la frontonon kun la nesto de hirundoj kaj ankaŭ la rozarbetaĵon; ĉiu rozo speguliĝis, ili vere estis belegaj, sed ili mem tion ne suspektis, ĉar neniu tion diris al ili.
La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn, kaj la rozoj sentis sin tiel same feliĉaj kiel ni, kiam agrablaj pensoj trairas nian animon. "Kiel bela estas la ekzistado!" diris ĉiu rozo. "Se mi povus ankoraŭ havi ian deziron, mi nur dezirus, ke mi povu kisi la sunon pro tio, ke ĝi estas tiel varma kaj klara. Ankaŭ la rozojn tie sur la fundo de la akvo mi volus kisi, ili similas al ni en plej frapanta maniero. Mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto; kelkaj similaj troviĝas ankaŭ supre super ni. Ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte; ili ne havas ankoraŭ plumojn, kiel ilia patro kaj ilia patrino.
Ni havas bonajn najbarojn, kiel super ni, tiel ankaŭ sub ni. Ho, kiel bela estas la ekzistado!" La malgrandaj idoj supre kaj sube - la subaj estis ja nur la respeguliĝo en la akvo - estis paseroj, ilia patro kaj ilia patrino estis ankaŭ paseroj. Ili okupis la malplenan neston de hirundoj de la pasinta jaro, en ĝi ili nun kuŝis kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon. "Ĉu ili estas anasidoj, tiuj, kiuj tie naĝas?" demandis la junaj paseroj, kiam ili vidis la plumojn de anasoj, kiuj naĝis sur la akvo. "Se vi demandas, faru saĝajn demandojn!" respondis la patrino.
"Ĉu vi ne vidas, ke tio estas plumoj, viva vesta ŝtofo simila al tiu, kiun mi havas kaj kiun vi ricevos, sed la nia estas pli delikata! Se ni nur havus ilin ĉi tie supre en la nesto, ĉar ili varmigas. Mi volus nur scii, kio tiel ektimigis la anasojn! Kredeble estis io en la akvo, ĉar mi ja certe ne estas la kaŭzo, kvankam mi iom tro laŭte diris al vi ‚pep’. La dikkapaj rozoj devus tion scii, sed ili scias nenion, ili ĉiam nur rigardas sin mem kaj odoras. Ĉi tiuj najbaroj jam forte tedis al mi." "Aŭskultu la ĉarmajn malgrandajn birdojn tie supre!" diris la rozoj; "ili volas nun ankaŭ komenci kanti; ili tion ne povas ankoraŭ fari bone, sed la afero jam iros! Kian grandan ĝojon tio kredeble donas! Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!" Subite venis galope du ĉevaloj, al kiuj oni devis trinkigi akvon.
Vilaĝana knabo sidis sur unu el ili, kaj li estis demetinta ĉiujn siajn vestojn, nur sian nigran ĉapelon, tre grandan kaj larĝan, li portis fiere sur la kapo. La knabo fajfis tiel vigle, kiel malgranda birdo, kaj enrajdis en la plej profundan lokon de la lageto. Kiam li alproksimiĝis al la rozarbetaĵo, li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon. Tiele li opiniis sin bone ornamita, kaj li forrajdis. La aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: "Kien ŝi veturas?" sed neniu el ili tion sciis.