Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ho; se mi povus elveni en la mondon!" diris unu rozo al alia.

"Tamen ankaŭ ĉi tie hejme en nia propra verdaĵo estas bele! Dum la tago la suno lumas tiel varme, kaj en la nokto la ĉielo lumas ankoraŭ pli bele. Tion ni povas vidi tra la multaj malgrandaj truoj, kiuj troviĝas en ĝi." Tio, kion ili rigardis kiel truojn, estis la steloj, ĉar la rozoj ne sciis pli ĝuste. "Ni alportas ĉirkaŭ la domo vivon kaj movadon!" diris la pasera patrino, "kaj nestoj de hirundoj alportas feliĉon, diras la homoj, tial ili ĝojas, ke ili nin havas. Sed tiuj najbaroj, tuta arbetaĵo kun rozoj, kiu suprenrampas la muron, alportas malsekecon.

Espereble oni ne permesos al ĝi plu stari tie, tiam tie almenaŭ povos kreski greno. La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin, aŭ maksimume por meti ilin sur la ĉapelon. Ĉiujare, tion mi scias de mia patrino, ili defalas, la vilaĝanino ilin salas, ili ricevas francan nomon, kiun mi ne povas elparoli kaj kiu min eĉ tute ne interesas, kaj por havi bonan odoron, oni metas ilin sur ardantan feran tabulon. Vidu, en tio konsistas ilia tuta kariero, ili taŭgas nur por la okuloj kaj la nazo. Tion sciu!" Kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis venis la najtingalo kaj kantis al la rozoj, ke la belo similas en ĉi tiu mondo al la lumo de la suno kaj vivas eterne.

Sed la rozoj pensis nur, ke la najtingalo prikantas sin mem, kaj tion oni ja facile povis supozi. Ili ne havis eĉ la plej malgrandan supozon, ke la kantado povas koncerni ilin, ili tamen ĝojis pri tio kaj meditis, ĉu ankaŭ ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj. "Mi komprenis tre bone, kion la birdo kantis!" diris la juna pasero, "nur unu solan vorton mi ne povas klarigi al mi: kio estas la belo?" "Ho, tio estas nenio!" diris la pasera patrino, "tio koncernas nur la eksteran aspekton. Supre en la kavalira bieno, kie la kolomboj havas sian propran domon kaj ĉiutage estas nutrataj sur la korto per pizoj kaj greno - mi manĝis kun ili, kaj ankaŭ al vi mi havigos la eblon tion fari, ĉar diru al mi, kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas - tie supre en la kavalira bieno oni tenas du birdojn kun verda kolo kaj kun kufo sur la kapo.

Ilia vosto povas disetendiĝi en la formo de granda rado kaj ŝanĝbrilas en ĉiuj koloroj tiel, ke oni ricevas doloron de la okuloj. Ili estas nomataj pavoj, kaj ili estas la belo. Sed se oni nur iom senplumigus ilin, ili aspektus ne alie ol ni ĉiuj. Mi hakus ilin per mia beko, se ili ne estus tiel grandaj!" "Mi ilin hakos!" diris la plej malgranda el la junaj paseroj, kaj ĝi ne havis ankoraŭ eĉ plumojn. En la vilaĝana domo loĝis du junaj homoj; ili tre amis unu la alian,