estis diligentaj, kaj ĉiu laboro fariĝadis vigle sub iliaj manoj, kaj ĉie regis eleganteco kaj pureco: En dimanĉa mateno la juna virino eliris, prenis plenan manon da plej bonodoraj rozoj, metis ilin en glason kun akvo kaj starigis ĝin sur la komodo.
"Nun mi vidas, ke estas dimanĉo" diris la viro, kisis sian amatan edzineton, kaj tiam ili sidiĝis, legis himnon el la preĝolibro, tenis sin reciproke je la manoj, kaj la suno brilis tra la fenestroj sur la freŝajn rozojn kaj sur la junajn homojn. "Tia vidaĵo vere povas enuigi!" diris la pasera patrino, kiu el la nesto ĝuste enrigardis en la ĉambron, kaj tial ĝi forflugis. Tion saman ĝi faris en la sekvanta dimanĉo, ĉar ĉiun dimanĉon la florbukedo en la glaso estis renovigata, kaj ĉiam la rozarbetaĵo floris egale bele. La junaj paseroj, kiuj nun kovriĝis per plumoj, tre deziris ankaŭ tien flugi, sed la patrino ordonis: "Restu!" kaj tial ili restis.
Ĝi ekflugis; sed ĝi mem ne sciis, kiel tio fariĝis, - ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo. La ĉevalharoj forte laĉiĝis ĉirkaŭ la piedo, ho, tiel forte, kvazaŭ ĝi estus tuj detranĉigonta; kia turmento, kia teruro tio estis! Rapide alsaltis la knaboj, kaptis la birdon kaj maldelikate kaj dolorige premis ĝin en la manoj. "Tio estas nur pasero!" ili ekkriis, sed tamen ili ne lasis ĝin plu forflugi. Ili rapidis kun ĝi hejmen, kaj ĉiufoje, kiam ĝi kriis, ili frapadis ĝin sur la bekon. En la vilaĝana domo staris maljuna viro, kiu povosciis pretigadi diversajn specojn de sapo.
Li estis gaja kolportisto, kaj kiam li ekvidis la paseron, kun kiu la knaboj venis kaj kiu, laŭ ilia diro, havis por ili nenian valoron, li demandis: "Ĉu vi volas, ke ni ĝin beligu?" Ĉe tiuj vortoj la paseran patrinon atakis granda tremo. El sia kesto, en kiu kuŝis plej belaj farboj, li prenis grandan kvanton da brilanta orfoliaĵo, la knaboj devis salti en la domon kaj alporti ovon, kaj per ĝia blanko li ŝmiris la birdon de ĉiuj flankoj. Poste li algluis la orfoliaĵon, tiel ke la pasera patrino estis tute orita. Ĝi tamen ne pensis pri sia ornamo, ĝi tremis per ĉiuj membroj.
Krom tio la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin al la birdo sur la kapo. "Nun rigardu, kiel la ora birdo flugas!" li diris kaj forliberigis la paseron, kiu en plej terura angoro forflugis en la hela lumo de la suno. Ho, kiel ĝi brilis! Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo, ili tamen flugis post ĝi, ĉar ili volis scii, kiaspeca eminenta birdo tio estas. "De kie? De kie?" kriis la korniko.