Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ĉu vi ricevis ĉi tie en la urbo ian oficon?" demandis la paseroj. La rozoj movetis la kapon; ili rekonis la grizajn najbarojn kaj ĝojis pri la revidiĝo. "Kia beno tio estas vivi kaj flori, revidi malnovajn amikojn kaj ĉiutage vidi ĉirkaŭ si afablajn vizaĝojn! Ĉi tie estas tiel, kvazaŭ ĉiu tago estus granda festo!" "Pep!" diris la paseroj, "jes, tio estas la malnovaj najbaroj! Ni bone ankoraŭ memoras ilian devenon de la vilaĝa lageto.

Pep! Kian honoron ili atingis! Ekzistas estaĵoj, kiuj atingas tion dormante. Kio rimarkinda troviĝas en tia ruĝa makulaĵo; mi vere ne komprenas! Krom tio tie sidas eĉ velkinta folio, kiom mi vidas!" Kaj ili komencis tiel longe pinĉadi la folion, ĝis ĝi defalis, kaj pli freŝa kaj pli verda tiam aperis la arbetaĵo, kaj la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo de Thorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco.


MALGRANDA TUK

Jes, tio estis la malgranda Tuk. En efektiveco lia nomo ne estis Tuk, sed kiam li ne povis ankoraŭ bone paroli, li mem sin nomis Tuk; tio devis signifi Karolo, estas bone, se oni tion scias. Li devis vartadi sian malgrandan fratinon Gustavinon, kiu estis ankoraŭ multe pli malgranda ol li, kaj krom tio li devis ankaŭ lernadi siajn lecionojn, sed tiuj ambaŭ aferoj ne povis bone iri kune. La kompatinda knabo sidis kun sia fratineto sur la genuoj kaj kantis al ŝi ĉiujn kantojn, kiujn li sciis, kaj de tempo al tempo li ĵetadis kaŝitan rigardon en sian libron de geografio, kiu kuŝis antaŭ li malfermita.

Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando kaj enbati en sian memoron iliajn rimarkindaĵojn. Jen lia patrino kiu estis elirinta, venis hejmen kaj prenis la malgrandan Gustavinon; Tuk ekkuris al la fenestro kaj legis tiel pene, ke li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar estis jam krepusko, kaj lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn.

"Jen la maljuna lavistino eliras tie el la strateto!" diris la patrino,