Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elrigardante tra la fenestro, "Ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo.

Elsaltu, kara Tuk, estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino!" Tuk tuj elsaltis kaj helpis; sed kiam li venis returne hejmen, estis jam plena nokto, pri kandelo oni ne povis eĉ paroli, kaj li devis iri en la liton. Tio estis malnova litbenko. Sur ĝi li kuŝis nun kaj pensis pri sia leciono de geografio, pri la provinco Zelando kaj pri ĉio, kion la instruisto diris pri ĝi. La leciono kompreneble devis esti lernata, sed tion li ja nun ne povis fari. La libron de geografio li ŝovis sub la kapkusenon, ĉar li aŭdis, ke tio multe helpas al la memorado de leciono; kun certeco oni tamen ne povas tion fidi.

Tiel li nun kuŝis kaj pensis kaj pensis, kaj subite li havis la impreson, kvazaŭ iu kisas lin sur la okuloj kaj la buŝo; li dormis, kaĵ tamen li samtempe ne dormis; estis al li, kvazaŭ lin rigardas la mildaj okuloj de la maljuna lavistino. Ĉi tiu diris afable: "Estus granda honto, se vi ne scius vian lecionon! Vi helpis al mi, nun mi helpos al vi, kaj la bona Dio tion ĉiam faros!" Subite la libro sub la kapo de la malgranda Tuk eksusuris kaj ekbruetis. "Put, put! put, put!" Tio estis kokino, kiu eniris, kokino el la urbeto Kjöge. "Mi estas unu el la kokinoj de Kjöge!" Kaj ĝi diris la nombron de la loĝantoj kaj rakontis pri la batalo, kiu tie okazis kaj kiu en efektiveco ne estis priparolinda.

"Kribel, krabel, bum!" jen iu enfaletis. Tio estia ligna birdo, kiu nun alpaŝis; tio estis la papago de la birdopafado en Prästo. Ĝi raportis, ke tie loĝas precize tiom da loĝantoj, kiom da najloj ĝi havas en la korpo. Ĝi estis ankaŭ sufiĉe da fiereco kaj malmodesteco. "Ĉe mi loĝis Thorwaldsen. Bum! Mi havas belan situacion!" Sed la malgranda Tuk ne kuŝis, li subite fariĝis sidanta sur ĉevalo. Li rajdis galope, galope. Belege vestita kavaliro kan lumanta kasko kaj gaje flirtanta plumaĵo tenis lin antaŭ si sur la ĉevalo.

lli rajdis tra la arbaro al la malnova urbo Vordingborg, kaj tio estis granda, bruoplena urbo. Altaj turoj fiere staris sur la reĝa kastelo, kaj lumo de kandeloj elradiis malproksimen tra la fenestroj. Kantoj kaj dancoj plenigis la salonon. La reĝo Valdemar kaj junaj riĉe ornamitaj fraŭlinaj turniĝadis en gaja danco. Fariĝis mateno, kaj kiam la suno leviĝis, enfalis en la teron la urbo kaj la kastelo de la reĝo, unu turo post la alia, fine staris nur unu turo sur la monteto, sur kiu antaŭe troviĝis la kastelo. La nova urbo estis tre malgranda kaj malriĉa; la lernejaj knaboj venis kun siaj libroj sub la brako kaj diris: "Du mil loĝantoj" , sed tio estis trograndigita, tiom multe tie ne estis.