Kaj la malgranda Tuk kuŝis en sia lito; li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. Sed iu troviĝis tute apud li.
"Malgranda Tuk! Malgranda Tuk!" oni flustris. Tio estis maristo, tute malgranda persono, kvazaŭ li estus kadeto. "Mi havas por vi multe da salutoj el Korsör. Ĝi estas potence disvolviĝanta, vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn. Antaŭe oni ĝin nomis malbela urbo, sed tio estas opinio, kiu jam perdis sian sencon. Mi kuŝas ĉe la maro, diris Korsör, mi havas bonajn vojojn kaj agrablajn arbaretojn, mi naskis poeton, kiu estas interesa, kaj tion oni ne pri ĉiuj povas diri.
Mi volis elsendi ŝipon por ĉirkaŭmonda veturo; estas vero, ke mi tion ne faris, sed mi povus tion fari; kaj krom tio mi disvastigas belegajn bonodorojn, ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj." La malgranda Tuk ilin vidis. Ruĝe kaj verde fariĝis antaŭ liaj okuloj; sed kiam la koloroj disapartiĝis, li ekvidis arbarkovritan deklivon senpere apud klara golfeto. Alte supre staris belega malnova preĝejo kun du altaj pintaj turoj. El la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo, tiel ke ilia plaŭdiĝado estis aŭdebla malproksime.
Apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj; tio estis la reĝo Hroar ĉe la fontoj, apud la urbo Roeskilde, kiel la loko nun estas nomata. Kaj laŭ la milde leviĝanta deklivo en la malnovan preĝejon iris manon en mano ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj de Danujo, ĉiuj kun la ora krono sur la kapo, kaj la orgeno ludis, kaj la fontoj fluetis. La malgranda Tuk ĉion vidis, ĉion aŭdis. "Ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar. Subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? Kiel per turno de la mano ĉio forpasis.
Kaj jen tie staris maljuna virino, ŝi estis ĝardenistino, ŝi venis el Sorö, kie herbo kreskas sur la vendeja placo. Ŝian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon ĝis la dorso. La antaŭtuko estis tute malseka, videble estis antaŭe pluvo. "Jes, pluvis!" ŝi diris, kaj tiam ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg, kaj ŝi sciis ankaŭ la teatraĵon "Valdemar kaj Absalon" . Sed subite ŝi ŝrumpis, ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti kaj ekkriis: "Kvak! Estas malseke! Estas malseke! Estas ĉarmege en Sorö, tomba silento regas super tiu urbo!" En momento ŝi fariĝis rano.
"Kvak!" kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino. "Oni devas sin vesti konforme al la vetero!" ŝi diris. "Estas malseke! Estas malseke! Mia urbo estas kiel botelo. Ĉe la korkŝtopado oni devas eniri, kaj poste oni devas denove eliri! Antaŭe mi havis marĉajn fiŝojn, kaj nun mi havas viglajn ruĝvangajn knabojn sur la fundo de la botelo; ili lernas saĝecon: lingvon