Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grekan, grekan, hebrean, Kvak!" Sonis kvazaŭ ranoj kvakas aŭ iu kun akvobotoj iras en marĉa akvo. Estis ĉiam la sama sono, tiel monotona, tiel enuiga, tiel terure enuiga, ke la malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li.

Sed eĉ en tiu dormo li havis sonĝon; lia malgranda fratino Gustavino kun la bluaj okuloj kaj la blondaj buklaj haroj subite estis jam plenkreska bela knabino, kaj, kvankam ŝi ne havis flugilojn, ŝi povosciis flugi, kaj ili flugis trans Zelandon kun ĝiaj arbaroj kaj bluaj akvoj. "Ĉu vi aŭdas kokokrion, malgranda Tuk? Kokeriko! La kokinoj suprenflugas el la urbo Kjöge! Vi ricevos kokinaron, tiel grandan, tiel grandan, vi ne suferos malsaton nek mizeron! Vi depafos la birdon, kiel oni diras, la papagon, kiun vi konas, vi fariĝos riĉa kaj feliĉa homo! Via domo leviĝos majeste, kiel la turo de la reĝo Valdemar.

Riĉajn ornamaĵojn ĝi havos, kun statuoj el marmoro, similaj al tiuj, kiuj troviĝas ĉe la rando de Prästo. Vi min komprenas? Via nomo glorkovrite flugos malproksimen tra la mondo, kiel la ŝipo, kiu devis eliri el Korsör, kaj en la urbo Roeskilde - ne forgesu la delegitaron!" diris la reĝo Hroar - tie vi parolos bone kaj saĝe, ho malgranda Tuk, kaj kiam oni poste iam portos vin en la tombon, vi dormos tiel trankvile,... - "Kvazaŭ mi kuŝus en Sörö!" diris Tuk kaj vekiĝis. Estis hela luma mateno. Li nenion povis rememori el sia sonĝo, sed tion li ankaŭ ne devis fari, ĉar oni ne devas scii, kio estos poste.

Li elsaltis el la lito, tralegis sian lecionon kaj tuj ĝin sciis. Kaj la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo kaj diris: "Koran dankon, bona infano, ke vi hieraŭ tiel helpis al mi. Dio donu al vi plenumon de via plej bona sonĝo!" La malgranda Tuk tute ne sciis, kion li sonĝis, sed Dio tion sciis.


LA OMBRO

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. La homo ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed tio estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi sur la stratoj, kiel en sia patrujo, sed tion li devis baldaŭ