malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de la fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de mateno ĝis vespero oni havis tie la tutan varmegon de la suno.
La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brulanta forno. Ĉi tio lin tro suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda ol en la patrujo, ĝi ankaŭ suferis de la suno. Nur vespere, kiam la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro tion vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn.
La scienculo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj eklumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj de la strato - kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon - montriĝis homoj, ĉar aeron oni bezonas, eĉ se oni kutimis esti bruligata de la suno. Vivo komenciĝis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj - ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil kandeloj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris... tin-tin-tin, ĉar ili portis sonoriletojn.
Tie mortintoj kun kanto estis enterigataj, la knaboj de la strato bruis, la sonoriloj de la preĝejoj sonoris, per unu vorto - vivo kaj movado regis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la alilanda scienculo, estis tre silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis, - iu do kredeble ilin priverŝadis, kaj homoj nepre devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, - el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda scienculo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia imago, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus.
La mastro de la alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko - li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se iu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila kaj kiun li ne povas ellerni, ĉiam la sama peco. ‚Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos!’ li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas." Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj