Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭ la muroj, tio estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri la veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion neniu homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii - la malbonaĵon ĉe la najbaroj.

Se mi skribus gazeton, kiom da legantoj ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profosoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa kvanto; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. - Per tio mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jes estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko, kaj en pluva vetero mi ĉiam estas hejme!" Dirinte tion, la ombro foriris.

"Mirinde!" diris la scienculo. Pasis kelke da jaroj, kaj unn tagon la ombro subite denove venis. "Kiel vi fartas?" li demandis. "Ha!" diris la sciencnlo, "mi skribas pri la vero, la belo kaj la bono, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio min tre doloras." "Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasiĝas, kaj ĉi tio devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi vojkamaradon, - ĉu vi volas kunveturi en karaktero de mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de la vojaĝo." "Tio estas jam malmodesteco neniam aŭdita!" diris la scienculo.

"Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojaĝo redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenos sur min la tutan koston de la vojaĝo." "Jam tro senhonte!" diris la scienculo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi restos!" Kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris. La seienculo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin turmentis, kaj tio, kion li parolis pri la vero kaj bono kaj belo, estis preskaŭ por ĉiuj kiel rozoj por bovo. Fine li efektive malsaniĝis.