Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Vi aspektas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro atakis la scienculon ĉe tiu ĉi penso.

"Vi devas nepre veturi en banlokon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojaĝon, kaj vi poste verkos priskribon de la vojaĝo, kaj en la vojaĝo vi penos min amuzi. Mi veturas en banlokon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj akceptu mian proponon, ni ja veturos kiel kamaradoj." Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro, kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la alia, laŭ la staro de la suno.

La ombro sin tenis ĉiam sur la flanko sinjora, kaj la scienculon tio malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis vojkamaradoj kaj krom tio ni de la infaneco ĉiam estis kune, ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia." "Vi esprimis vian penson," diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprica estas la naturo, Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel se mi estus denove en mia antaŭa dependeco de vi.

Vi vidas, ke tio ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron." Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. "Kia malaltiĝo!" pensis la scienculo, "ke mi devas lin respekti kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole-ne-vole li devis konsenti. Ili venis en banlokon, kie troviĝis multaj alilanduloj kaj inter ĉi tiuj unu tre bela reĝidino, kies malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj ĉi tio estas tre danĝera.

Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono ol ĉiuj ceteraj. "Li venis ĉi tien, por rapidigi la kreskon de sia barbo; tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, - li ne havas ombron." Ŝi estis tre scivola, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan