Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Terure!" ekkriis la reĝidino; "oni ĝin ja enŝlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam neniam ricevos ree la prudenton!" "Malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo.

Se mi bone pripensas, mi trovas, ke estas necese ĝin senbrue tute forigi." "Kvankam tio estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar ĝi estis fidela servanto!" Kaj li ŝajnigis, ke li ĝemas. "Vi havas bonan karakteron!" diris la reĝidino. Vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris "bum!" kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de la popolaj amasoj. La instruita homo nenion aŭdis de la tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.

MALNOVA DOMO

En unu flanka strateto staris malnova, tre malnova domo; ĝi havis la aĝon de preskaŭ tricent jaroj. Tion oni povis legi ĉe la balkono, kie la nombro de la jaro estis eltranĉita kune kun tulipoj kaj volvaĵoj ĉe lupolo. Tie troviĝis tutaj versoj an antikva literformo, kaj super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo. Unu etaĝo multe elstaris super la alia, kaj tute sub la tegmento troviĝis plumba defluilo, kiu en sia fluo havis ornamon en formo de kapo de drako. La pluva akvo devis eliri el la buŝo de la drako, ĝi tamen eliradis tra la ventro, ĉar La defluilo havis truon.

Ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj, oni povis hone vidi, ke kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. Ili certe pensis: "Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? Krom tio la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon. La ŝtuparo laŭ sia larĝeco similas al ŝtuparo de kastelo kaj laŭ sia alteco al ŝtuparo de preĝeja turo. La fera balustrado aspektas kiel la pordo de