Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tomba arkaĵo kaj krom tio ĝi havas ankoraŭ latunajn butonojn.

Tio montras malbonan guston!" Ĝuste kontraŭe ĉe la strato ankaŭ staris novaj kaj belaj domoj, kaj ili pensis kiel la aliaj; sed ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj, kaj al li tiu malnova domo plaĉis plej multe, kiel en la lumo de la suno, tiel ankaŭ en la lumo de la luno. Kaj kiam li rigardis la muron kontraŭe, de kiu defalis la kalko, tiam li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn pri tio, kiel la strato antaŭe kredeble aspektis kun siaj ŝtuparoj, balkonaĵoj kaj pintaj frontonoj, En sia spirito li povis vidi soldatojn kun halebardoj kaj tegmentajn defluilojn, kiuj etendiĝis en formo de drakoj kaj serpentoj.

La domo estis tiel bona ĝuo por la okuloj! Tie en la domo loĝis maljuna viro; kiu ĉiam ankoraŭ portis la malnovamodajn ĝisgenuajn pantalonojn, surtuton kun grandaj latunaj butonoj kaj perukon, pri kiu oni povis tuj vidi, ke ĝi estas vera peruko. Ĉiumatene, venadis al li maljuna homo, por ordaranĝi kaj plenumi la irkomisiojn, krom tio la maljuna viro en la ĝisgenuaj pantalonoj estis tute sola en la malnova domo. De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis, kaj la malgranda knabo kapsalutadis lin, kaj la maljuna viro resalutadis per la kapo.

En tia maniero ili antaŭe konatiĝis inter si kaj poste fariĝis amikoj, kvankam ili neniam parolis unu kun la alia, sed tio estis ja ne grava. La malgranda knabo aŭdis, ke liaj gepatroj diris: "La maljuna homo en tiu domo estas tre bonstata, sed li vivas tiel terure solece!" Unu dimanĉon la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero iris malsupren antaŭ la pordon, kaj kiam preteriris la maljuna homo, kiu plenumadis la irkomisiojn, li diris al li: "Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? Mi havas du stanajn soldatojn, ĉi tio estas unu el ili; li havu ĝin, ĉar mi scias, ke li estas tiel tute sola!" La vizago de la maljuna homo subite fariĝis tute gaja, li movetis la kapon kaj forportis la stanan soldaton en la malnovan domon kontraŭe.

Baldaŭ de tie venis la demando, ĉu la malgranda knabo ne dezirus mem fari tie viziton. Li ricevis por tio la permeson de siaj gepatroj, kaj tiamaniere li venis en la malnovan domon. La latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare; oni povus supozi, ke ili estas frotpurigitaj por la honoro de la vizitanto; kaj ŝajnis, ke la skulptitaj trumpetistoj - ĉar ĉe la pordo troviĝis trumpetistoj - blovas per ĉiuj fortoj, almenaŭ iliaj vangoj aspektis multe pli plenblovitaj ol antaŭe. Ili trumpetis: "Tratteratra! La malgranda knabo venas! Tratteratra!" kaj tiam la pordo malfermiĝis.