La tuta koridoro estis pendkovrita per malnovaj portretoj, kavaliroj en armaĵo kaj virinoj en silkaj vestoj. La armaĵoj kraktintis kaj la silkaj vestoj brue susuris! Poste montriĝis ŝtuparo, kiu kondukis multe da ŝtupoj supren, kaj kelke da ŝtupoj malsupren, kaj jen oni staris sur balkono. Ĝi estis tre ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo kaj folioj, ĉar la tuta balkono kaj la muroj al la flanko de la korto estis kovritaj de tiom multe da herbo, ke ĉio aspektis kiel ĝardeno, kvankam tio estis nur balkono.
Tie staris malnovamodaj florpotoj, kiuj prezentis vizaĝojn kun azenaj oreloj; sed la floroj estis tute lasitaj al si mem kaj kreskis sovaĝe. En unu poto troviĝis diantoj, elŝoviĝintaj ĉiuflanken, trunkido apud trunkido, kaj ili sciigadis tute klare: "La aero min karesis, la suno min kisis kaj promesis al mi por dimanĉo malgrandan floron, malgrandan floron por dimanĉo!" De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. Oraj floroj presitaj sur ĝi, prezentis agrablan vidaĵon. „Oritaĵo forviŝiĝas, Porka led' ne detruiĝas!“ parolis la muroj.
En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj kaj kun brakoj sur ambaŭ flankoj. "Sidiĝu! sidiĝu!" ili parolis. "Ho, kiel krakas en mi interne! Baldaŭ mi kredeble ankaŭ ricevos podagron, kiel la malnova ŝranko! Podagron en la dorso, ho!" Post tio la malgranda knabo eniris en la balkonaĵan ĉambron, en kiu sidis la maljuna viro. "Koran dankon pro la stana soldato, mia malgranda amiko!" diris la maljuna viro, "kaj dankon pro tio, ke vi venis al mi!" "Dank', dank'!" aŭ "Krak', krak'!" ekbruis ĉiuj mebloj; ili estis en tia granda nombro, ke por rigardi la malgrandan knabon, ili unuj al la aliaj preskaŭ baris la vojon.
Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino, sed en kostumo de la tempoj de la praavoj, kun pudritaj haroj kaj rigida tola jupo. Ŝi ne diris "dank'" nek "krak'" , sed ŝi rigardis la knabon per tre mildaj okuloj, kaj la knabo tuj demandis la maljunan viron: "Kie vi prenis ŝin?" "De la malnovaĵisto tie!" diris la maljuna viro. "Tie pendas ankoraŭ multe da bildoj; neniu ilin konas aŭ interesiĝas pri ili, ĉar la personoj, kiujn ili prezentas, ĉiuj estas enterigitaj; sed en antaŭlonga tempo mi ĉi tiun konis, nun ŝi estas mortinta kaj jam de duono da jarcento ŝi plu ne ekzistas sur la tero."