Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Feliĉa kaj kontentega la malgranda knabo venis hejmen. Tagoj kaj semajnoj pasis de tiu tempo, kaj al la malnova domo kaj el la malnova domo oni amike kapsalutadis sin reciproke; poste la malgranda knabo denove tien venis. La skulptitaj trumpetistoj trumpetis: "Tratteratra! la malgranda knabo venis! tratteratra!" La glavoj kaj armaĵoj sur la portretoj de la prapatroj kraktintis, la silkaj vestoj brue susuris, la porka ledo babilis, kaj la malnovaj ŝeĝoj havis artriton en 1a dorso: "Aj!" Estis tute tiel same, kiel la unuan fojon, ĉar tie, ed tiu domo, unu tago pasadis kiel la alia kaj unu horo kiel la alia.

"Mi ne povas elteni!" diris la stana soldalto, "mi ploris per stanto! Ĉi tie estas tro malgaje! Mi preferus iri en militon kaj perdi la manojn kaj la piedojn! Tio almenaŭ estus ŝanĝo. Mi ne povas elteni. Nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo. Mi ricevis la viziton de miaj pensoj, kaj vi povas kredi al mi, ke tio por longa tempo ne donas plezuron. En la fino mi estis jam preta malsuprensalti de la komodo. Vin ĉiujn tie en la domo kontraŭe mi vidis tiel klare, kvazaŭ vi efektive estus ĉi tie.

Tio estis denove la dimanĉa mateno, kiun vi kredeble ankoraŭ memoras. Vi, infanoj, staris ĉiuj antaŭ la tablo kaj kantis la sanktan kanton; kiun vi kantas ordinare ĉiumatene. Vi staris pie kun kunmetitaj manoj, la patro kaj la patrino estis tiel same en solena spiritstato kaj subite la pordo malfermiĝis, kaj oni enportis la malgrandan fratinon Marion, kiu ne havas ankoraŭ la aĝon de du jaroj kaj ĉiam dancas; kiam ŝi nur aŭdas iaspecan muzikon aŭ kanton. Kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto; ĉar la tonoj de la sankta kanto estis tro tirataj.

Tial ŝi staris antaŭe sur unu piedeto kaj klinis la kapon tute antaŭen, kaj poste sur la alia piedo denove klinante la kapon tute antaŭen, sed ĉio ĉi tio ne alakordiĝis. Vi ĉiuj staris tre serioze, kvankam tio estis por vi tre malfacila, sed mi interne devis tiel forte ridi, ke mi defalis de la tablo kaj batis al mi tuberon; kiun mi ĝis nun ankoraŭ havas, ĉar estis ne dece, ke mi ridis. Sed la tutaĵo denove pasas antaŭ mi kune kun ĉio, kion mi depost tiam travivis. Tio kredeble estas la malnovaj pensoj kaj tio, kion ili vekas en la animo.

Rakontu al mi, ĉu vi dimanĉe ankoraŭ kantas? Rakontu al mi ion pri la malgranda Mario! Kaj kiel fartas mia kamarado, la alia stana soldato? Jes, li estas vere feliĉa! Mi ne povas elteni!" "Vi estas fordonacita!" diris la malgranda knabo; "vi devas resti. Ĉu vi ne povas tion kompreni?"