La maljuna viro venis kun kesto, en kiu oni povis vidi multe: tie estis dometoj el kreto kaj skatoloj de balzamo kaj malnovaj kartoj, tiel grandaj kaj tiel oritaj, kiel oni nun neniam vidas plu. La enhavon de granda kestoj oni trarigardis, kaj ankaŭ la fortepianon oni malfermis.
La interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo, kaj nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis; poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton. "Jes, tion ŝi kantis!" li diris, kaj ĉe tio li movetis la kapon al ŝia portreto, kiun li aĉetis de la malnovaĵisto, kaj hele eklumis ĉe tio la okuloj de la maljuna viro. "Mi volas en militon! Mi volas en militon!" kriis la stana soldato tiel laŭte, kiel li povis, kaj li ĵetis sin rekte sur la plankon. Ha, kie li malaperis! La maljuna viro serĉis, la malgranda knabo serĉis, sed li malaperis kaj li restis malaperinta.
"Mi lin jam trovos!" diris la maljunulo, sed li neniam plu lin trovis, la planko havis tro multe da truoj kaj fendoj. La stana soldato falis tra fendon kaj kuŝis nun en nefermita tombo. La tago pasis, la malgranda knabo venis hejmen, kaj semajnoj post semajnoj pasis. La fenestroj forte kovriĝis per glacio. La malgranda knabo devis longe sidi kaj vaporblovi sur la fenestrojn, por ricevi truon, tra kiu li povus rigardi al la malnova domo kontraŭe. Tie la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn kaj surskribojn: la tuta ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo, kvazaŭ neniu loĝus en tiu domo.
Tie efektive neniu loĝis, la maljuna viro mortis. Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo, kaj sur ĝi oni lin en lia malvasta ĉerko forveturigis en la kamparon, por ripozigi lin tie en lia hereda tombo. Tiel li nun veturis, sed neniu akompanis lin, ĉar ĉiuj liaj amikoj estis jam mortintaj. Nur la malgranda knabo ĉe la preterveturado de la veturilo sendis al ĝi perfingran kison. Kelke da tagoj poste en la malnova domo estis aranĝita aŭkcia vendado. La malgranda knabo vidis el sia fenestro, kiel oni ĉion forportis: la malnovajn kavalirojn kaj la malnovajn sinjorinojn, la florpotojn kun la longaj oreloj, la malnovajn seĝojn kaj la malnovajn ŝrankojn.
Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn. Ŝia portreto, kiun li estis trovinta ĉe la malnovaĵisto, migris returne al la malnovaĵisto, kaj tie ĝi restis por ĉiam, ĉar neniu plu konis la virinon kaj neniu interesiĝis pri la malnova bildo. En la printempo oni detruis la malnovan domon mem, ĉar ĝi estis nur malnova masonaĵo, kiel diris la homoj. El la strato oni povis rigardi rekte en la ĉambron kun la porkledaj tapetoj, kiuj estis deŝiritaj en