Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

formo de ĉifonoj; la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj.

Tiel ĉio tie estis ebenigita kun la tero. "Oni bone faris!" diris la najbaraj domoj. Sur la sama terpeco oni konstruis belan domon kun grandaj fenestroj kaj blankaj glataj muroj, sed en la antaŭa parto, kie estis starinta la malnova domo, oni aranĝis malgrandan ĝardenon, kaj al la najbaraj muroj suprenvolviĝis branĉoj de sovaĝaj vinberoj. La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo kun bela pordo, antaŭ kiu la homoj ofte haltadis kaj enrigardadis. Amase balanciĝadis la paseroj sur la vinberbranĉoj kaj babiladis inter si en sia lingvo tiel bone, kiel ili povis, sed ne pri la malnova domo, kiun ili plu ne memoris.

Pasis multe da jaroj; el la malgranda knabo fariĝis viro, brava viro, kiu kaŭzadis al siaj gepatroj nur ĝojon. Li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon, kaj li enloĝiĝis kun ŝi en tiu domo, antaŭ kiu troviĝis la ĝardeno. Unu fojon li staris apud ŝi, kiam ŝi plantis simplan kampan floron, kiu plaĉis al ŝi. Ŝi plantis ĝin per sia propa malgranda mano kaj albatis la teron per la fingroj. "Aj!" Kio tio estis? Ŝi pikvundis sin. La pinto elstaris el la mola tero. Tio estis - jes, prezentu al vi! - tio estis la stana soldato, la sama, kiu iam perdiĝis tie ĉe la maljuna viro, iom post iom traglitis tra traboj kaj rubo kaj dum multe da jaroj kuŝis en la tero.

La juna virino viŝis la soldaton antaŭe per verda folio kaj poste per sia delikata poŝtuko, de kiu iris tre agrabla bonodoro; la stana soldato havis la impreson kvazaŭ li vekiĝis el profunda sveno. "Montru lin al mi!" diris, la juna viro, ridis kaj balancis la kapon. "La sama li kredeble certe ne estas, sed li rememorigas al mi historion, kiun mi havis kun stana soldato, kiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo!" Kaj li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu, ĉar li estis tiel terure sola.

Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj, tiel ke ĉe la juna virino aperis en la okuloj larmoj pri malnova domo kaj la maljuna viro. "Estas tamen eble, ke tio estas la sama stana soldato!" ŝi diris, "Mi konservos lin kaj konservos ankaŭ en la memoro ĉion, kion vi rakontis al mi. Sed la tombon de la maljuna viro vi devas montri al mi!" "Nu ĝin mi ne konas," li diris, "kaj neniu ĝin konas! Ĉiuj liaj amikoj estis mortintaj, neniu lin flegis, kaj mi estis ja malgranda knabo." "Kiel terure sola li kredeble estis!" ŝi ekkriis.

"Terure sola!" diris la stana soldato, "tamen estas tre bele, se oni ne estas forgesita!"