Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la malgranda elfo facile povus elflugi en la ĝardenon, al la rozoj kaj al ĉiaj aliaj floroj; sed lia koro ne permesis al li forlasi la afliktitinon. En la unua fenestro staris florbastono kun rozoj; en unu el ili li sidiĝis, kaj de tie li observadis la kompatindan knabinon. Ŝia frato de tempo al tempo venadis al ŝi en la ĉambron; li estis jen vigla, jen malbonhumora, sed ŝi ne kuraĝis diri eĉ unu vorton pri la malĝojo de sia koro.

Kiam fariĝis nokto, ŝi elŝteliĝis el la domo, elserĉis en la arbaro la lokon, kie staris la tilio, forigis la foliojn de sur la tero, fosis kaj trovis tuj la mortigiton. Ŝi ploris maldolĉe kaj petis Dion, ke Li ankaŭ ŝin baldaŭ prenu al si.

Ŝi tre dezirus preni kun si la kadavron hejmen; sed tio ne estis farebla. Tial ŝi prenis almenaŭ la palan kapon kun la fermitaj okuloj, kisis la malvarman buŝon kaj elskuis la teron el la belaj haroj. "Ĉi tio restos mia!" ŝi diris; kaj metinte sur la senvivan korpon denove teron kaj foliojn, ŝi prenis la kapon kaj malgrandan branĉon de jasmena arbetaĵo, kiu kreskis en la arbaro tie, kie li estis mortigita, kun si hejmen. Reveninte en sian ĉambron, ŝi prenis la plej grandan florpoton, kiun ŝi povis trovi; en ĝin ŝi metis la kapon de la mortinto, kovris ĝin per tero kaj poste plantis en la poto la branĉon de la jasmeno.

"Adiaŭ! Adiaŭ!" flustris la malgranda elfo. Li ne povis plu elporti la vidon de tiu malĝojo, kaj tial li elflugis en la ĝardenon al sia rozo. Sed ĉi tiu senfloriĝis; sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj.

"Ha, kiel rapide forpasas ĉio bela kaj bona!" ĝemis la elfo. Fine li denove trovis rozon, kiun li elektis kiel sian domon kaj inter kies delikataj bonodoraj folioj li de nun loĝis.

Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino, kaj ĉi tiu ĉiam staris ĉe la florpoto kaj ploris. Ŝiaj maldolĉaj larmoj faladis sur la branĉon de jasmeno, kaj ju pli pala ŝi fariĝis, des pli freŝa kaj pli verda fariĝis ŝia branĉo. Unu trunkido post la alia elkreskis, malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn, kaj ŝi kovradis ilin per kisoj. La malbona frato insultadis kaj demandadis, ĉu ŝi freneziĝis. Li ne povis tion elporti nek kompreni, kial ŝi ĉiam ploras super la florpoto. Li ja ne sciis, kiuj okuloj tie malaperis kaj kiuj ruĝaj lipoj tie fariĝis tero. Ŝi klinis sian kapon super la florpoton, kaj la malgranda elfo el la rozo trovis ŝin tiel dormetanta. Tiam li eniris en ŝian orelon, rakontis al ŝi pri la vespero en la laŭbo, pri la bonodoro de la rozo kaj pri la amo de elfoj. Ŝi sonĝis tiel dolĉe, kaj dum ŝi sonĝis, malaperis ŝia vivo. Kvieta morto ŝin trafis, ŝi estis en la ĉielo ĉe li, kiun ŝi amis.

Kaj la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn; ili