Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj apogis sian kapeton al la delikataj bonodoraj muretoj. Nerimarkite li tiamaniere estis atestanto de la amoplena disiĝo kaj sentis, ke la rozo estis metita sur la bruston de la juna viro. Ho, kiel forte batis en ĝi la koro! La malgranda elfo tute ne povis ekdormi; tiel forta estis la frapado.

Tamen ne longe la rozo ripozis sur lia brusto; la juna viro ĝin elprenis, kaj, irante sola tra la malluma arbaro, li kisadis la floron, kaj li faradis tion tiel ofte kaj tiel forte, ke la malgranda elfo estis en danĝero esti dispremita. Tra la folio li povis tion senti, kiel brulas la lipoj de la viro, kaj la rozo mem malfermiĝis, kiel ĉe la plej forta tagmeza suno.

Sed jen venis alia viro, malserena kaj kolera. Tio estis la malbona frato de la bela knabino. Li eltiris tranĉilon, akran kaj longan, kaj dum tiu kisadis la rozon, la malhona viro pikmortigis lin, detranĉis al li la kapon kaj enterigis ĝin kune kun la korpo en la molan teron sub la tilio.

"Nun li malaperis kaj estos forgesita," pensis la malbona frato; "neniam li revenos. Li estis faronta malproksiman vojaĝon, trans montojn kaj marojn, tiel li povis facile perdi la vivon, kaj tiel okazis al li. Li ne revenos, kaj mia fratino neniam min demandos pri li!"

Poste li kunkunŝovelis per la piedo velkintajn foliojn sur la disfositan teron, kaj en la malluma nokto li iris returne hejmen. Sed li iris ne sola, kiel li pensis: la malgranda elfo lin akompanis. Li sidis en sekiĝinta, ruliĝinta folio de tilio, kiu dum la superŝutado de la tombo falis al la malbona viro sur la harojn. Ĉar tiu viro metis sur la harojn sian ĉapelon, tial sub ĝi fariĝis tiel mallume, ke la elfo de timo kaj de kolero pri la malbona ago forte tremis.

Ne pli frue ol matene la malbona viro venis hejmen. Li deprenis la ĉapelon kaj eniris en la dormoĉambron de sia fratino. Tie kuŝis la bela, floranta knabino kaj sonĝis pri tiu, kiun ŝi tiel amis kaj pri kiu ŝi pensis, ke li nun vojaĝas tra montaroj kaj arbaroj. La malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice, kiel nur diablo povas ridi. Tiam la velkinta folio el liaj haroj falis sur la litkovrilon, li tamen tion ne rimarkis kaj iris, por ke li mem iom dormu ankoraŭ en la matena horo. Sed la elfo elliberiĝis el la velkinta folio, enŝoviĝis en la orelon de la dormanta knabino kaj rakontis al ŝi, kiel en sonĝo, la teruran krimmortigon, priskribis al ŝi la lokon, kie la frato lin mortigis kaj enterigis lian kadavron, rakontis al ŝi pri la apude staranta floranta tilio kaj diris plue: "por ke vi ne pensu, ke tio, kion mi rakontis al vi, estas sonĝo, vi trovos sur via lito velkintan folion!" Kaj ŝi efektive ĝin trovis, kiam ŝi vekiĝis.

Ho, kiel maldolĉajn larmojn ŝi ploris, kaj tamen ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon. La fenestro dum la tuta tago estis nefermita, tiel