Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Elfo de la rozo

Meze de unu ĝardeno kreskis rozarbetaĵo, kiu estis tute plena de rozoj. En unu el ili, la plej bela el ĉiuj, loĝis elfo; li estis tiel neimageble malgranda; ke nenia homa okulo povis lin rimarki. Malantaŭ ĉiu folio de la rozo li havis dormoĉambron. Li estis tiel bone formita kaj bela, kiel nur povas esti infano, kaj de la ŝultroj ĝis la piedoj li havis flugilojn. Ho, kia bonodoro plenigis liajn ĉambrojn, kaj kiel klaraj kaj belaj estis iliaj muroj! Ili estis ja la palruĝaj, delikataj folioj de rozo. Dum la tuta tago li sin amuzadis en la varma sunlumo, flugadis de floro al floro, dancadis sur la flugiloj de fluganta papilio kaj mezuradis, kiom da paŝoj li devus fari, por trairi ĉiujn vojojn kaj vojetojn; kiuj troviĝas sur unu sola folio de tilio. Tio, kion ni en folio nomas vejnoj, li rigardadis kiel vojojn kaj vojetojn. Ili eĉ estis por li vojoj nemezureblaj, ĉar antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. Li komencis sian migradon tro malfrue.

Fariĝis malvarme, falis la roso kaj leviĝis vento. Nun estis plej bone reveni hejmen. Li rapidis, kiel li nur povis, sed la rozo fermiĝis, li ne povis eniri, - eĉ unu rozo ne staris malfermite. La kompatinda malgranda elfo eksentis plej grandan teruron. Neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo. Ho, tio devis fariĝi lia morto!

En la alia fino de la ĝardeno staris, kiel li sciis, laŭbo el belaj arbetaĵoj de kaprifolioj. La floraĵoj estis similaj al grandaj pentritaj kornoj; en unu el ili li volis enŝoviĝi kaj dormi ĝis la mateno.

Li flugis tien. Ts! tie estis du homoj; juna bela viro kaj ĉarme bela junulino sidis tie unu apud la alia kaj deziris, ke ili por ĉiam povu resti tiel kune. Ili tre amis sin reciproke, ankoraŭ pli multe ol la plej bona infano povas ami siajn gepatrojn.

"Kaj tamen ni devas disiĝi!" diris la juna viro; "via frato ne havas simpation al ni, tial li sendas min kun komisio tiel malproksimen trans montojn kaj marojn! Adiaŭ, mia dolĉa fianĉino; ĉar mia vi estas kaj restos!"

Ili kisis sin reciproke, kaj la juna knabino ploris kaj donis al li rozon. Sed antaŭ ol ŝi transdonis ĝin al li, ŝi metis sur ĝin kison, tiel fortan kaj koran, ke la floro malfermiĝis. Tiam la malgranda elfo enflugis en ĝin