Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Nun vi devas rakonti al mi historiojn pri la kvin verdaj pizoj, kiuj loĝis en unu silikvo, pri sinjoro koko, kiu amindumis sinjorinon kokinon, kaj pri la ŝtrumpflikilo, kies pinto estis tiel delikata, ke ĝi imagis al si, ke ĝi estas kudrilo."

"Tro da bono estas ankaŭ malbono!" diris la dio de la dormo. "Mi preferas montri al vi ion, kiel vi scias. Mi montros al vi mian fraton, kiu ankaŭ estas nomata dio de dormo, sed al neniu li venas pli ofte ol unu fojon. Se li al iu alvenas, li prenas lin kun si sur sian ĉevalon kaj rakontas al li historiojn. Li scias nur du historiojn; unu el ili estas tiel nekompareble bela, kiel neniu en la mondo povas al si prezenti, la dua estas nepriskribeble malbela kaj abomeninda." La dio de dormo levis la malgrandan Hjalmaron al la fenestro kaj diris: "Tie vi vidos mian fraton, la duan dion de dormo, kiun oni ankaŭ nomas Morto. Vidu, li tute ne aspektas tiel malbone kiel en la bildolibroj, kie oni ĉiam pentras lin kiel skeleton. Ne, lia surtuto estas ornamita per arĝenta brodaĵo, li portas belan husaran uniformon; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo. Rigardu, kiel rapide li galopas!"

Kaj Hjalmar vidis, kiel la dio de dormo galopis antaŭen kaj prenadis sur sian ĉevalon junajn homojn kaj maljunajn; kelkajn li sidigis antaŭe, kelkajn malantaŭe, sed ĉiufoje li antaŭe demandis: "Kion diras via libro pri konduto?" - " Bone!" ili ĉiuj respondis. "Nu, mi volas mem vidi!" li diris, kaj ili devis montri al li la libron. Tiam ĉiuj, kiuj havis la noton "tre bone" aŭ "bonege" , ricevis lokon antaŭe sur la ĉevalo, kaj al ili li rakontis la belegan historion; sed tiuj, kiuj havis "meze bone" aŭ "ne tute bone" , devis sidiĝi malantaŭe kaj aŭskulti la malbelan historion. Ili tremis kaj ploris, ili volis desalti de la ĉevalo, sed ne povis tion fari, ĉar ili tuj forte alkreskis al ĝi.

"Sed la morto estas ja la plej bela dio de dormo!" diris Hjalmar, "mi tute ne timas lin!"

"Vi ankaŭ ne devas lin timi," diris la dio de dormo; "penu nur, ke vi ricevu bonan ateston pri konduto!"

"Jes, ĉi tio estas instrua!" murmuris la portreto de la praavo. "Ĝi tamen helpas, se oni eldiras sian opinion!" Kaj ĝi ĝojis.

Vidu, tio estas la historio pri la dio de dormo! Nun li mem hodiaŭ vespere rakontu al vi pli.