Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Paŝtisto de porkoj

Estis iam reĝido, kiu havis nur tre malgrandan regnon; ĝi tamen estis sufiĉe granda, por ke oni povu edziĝi en ĝi, kaj edziĝi li volis.

Certe tio estis iom malmodesta de lia flanko, ke li permesis al si diri al la filino de la imperiestro: "Ĉu vi min deziras?" Li tamen havis la rajton tion fari, ĉar lia nomo estis fama tre malproksime ĉirkaŭe. Ekzistis centoj da reĝidinoj, kiuj akceptus lian svatiĝon kun ĝojo, Ni tamen vidu, ĉu ŝi tion faris.

Nu, ni aŭdos.

Sur la tombo de la patro de la reĝido kreskis rozarbetaĵo, vere belega rozarbetaĵo! Nur unu fojon en kvin jaroj ĝi floris; kaj eĉ tiam ĝi donis nur unu solan rozon, sed ĉi tiu havis tian belegan bonodoron; ke ĉe ĝia odorado oni forgesis ĉiujn siajn zorgojn kaj afliktojn. Li ankaŭ havis najtingalon, kiu povosciis kanti tiel; kvazaŭ ĉiuj ĉarmaj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo. Tiun rozon kaj tiun najtingalon la reĝidino estis ricevonta. Por tio oni metis ilin ambaŭ en grandajn arĝentajn kestojn kaj tiel oni transsendis ilin al la reĝidino.

La imperiestro ordonis, ke oni portu tion antaŭ li en la grandan salonon, en kiun iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj "Ni ricevas gastojn" . Ili nenion havis. Kiam ŝi nun ekvidis la grandajn kestojn kun la donacoj; ŝi ĝoje ekplaŭdis per la manoj.

"Ho, se tio estus kateto!" ŝi diris. Sed montriĝis la belega rozo.

"Ha, kiel ĉarme ĝi estas farita!" diris ĉiuj korteganinoj.

"Ĝi estas pli ol ĉarma," diris la imperiestro, "ĝi estas mirinde belega!"

Sed la reĝidino ekpalpis ĝin kaj preskaŭ ekploris.

"Fi, paĉjo!" ŝi ekkriis, "ĝi ne estas arta rozo, sed nur natura!"

"Fi!" esprimis la saman opinion ĉiuj korteganoj, "ĝi estas natura!"

"Antaŭ ol koleri, ni volu rigardi, kio troviĝas en la dua kesto!" diris la imperiestro, kaj tiam montriĝis la najtingalo. Ĝi kantis tiel belege, ke oni ne povis tuj diri ion malbonan kontraŭ ĝi.

"Superbe! Charmant!" ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france, unu pli malbone ol la alia.