Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kiel ĉi tiu birdo rememorigas al mi la muzikan kesteton de la alte formortinta imperiestrino!" diris unu maljuna kavaliro. "Ho jes, tio estas ĝuste la sama tono, la sama plenumado!"

"Jes!" diris la imperiestro, kaj li ekploris kiel malgranda infano.

"Tio ja espereble ne estas natura!" ekkriis la reĝidino.

"Jes, tio estas natura birdo!" diris la alportintoj.

"Nu, en tia okazo lasu la birdon flugi!" diris la reĝidino, kaj ŝi neniel volis permesi, ke la reĝido venu.

Ĉi tiu tamen ne lasis sin fortimigi. Li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo, ŝovis la ĉapon forte malsupren kaj ekfrapis:

"Bonan tagon, imperiestro!" li diris. "Ĉu mi ne povus ĉi tie en la palaco ricevi ian oficon?"

"Ha, tiom multe da personoj serĉas ĉi tie oficon!" respondis la imperiestro. "Tamen atendu! Mi nun efektive bezonas iun, kiu povus gardi porkojn, ĉar ni havas grandan nombron da ili!"

Tiamaniere la reĝido estis farita imperiestra porkopaŝtisto. Li ricevis mizeran kamereton malsupre apud la porkejo, kaj tie li devis resti. Sed dum la tuta tago li sidis kaj laboris, kaj ĝis vespero li pretigis beletan malgrandan poton. Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn, kiuj ĉe bolado en la poto tintadis tre bele kaj ludadis la malnovan melodion:

„Ha, vi kara Aŭgusteno; Ĉio estas for!“

Sed la plej granda artifikeco konsistis en tio, ke, tenante la fingron en la vaporo eliranta el la poto, oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo en la urbo. Tio kompreneble estis io alia ol rozo!

La reĝidino kun ĉiuj siaj korteganinoj preterpromenis, kaj kiam ŝi ekaŭdis la melodion, ŝi haltis kaj havis tre gajan mienon, ĉar ŝi ankaŭ povosciis ludi "Ha, vi kara Aŭgusteno" . Tio estis la sola, kion ŝi povosciis, sed ŝi ludadis tion per unu fingro.

"Tion mi ankaŭ povoscias!" ŝi ekkriis. "Tio certe estas tre klera porkopaŝtisto. Aŭskultu, iru tien kaj demandu lin, kiom kostas la instrumento!"

Tial unu el la korteganinoj devis tien salti, sed antaŭe ŝi metis sur siajn piedojn lignajn pantoflojn.

"Kion vi postulas pro la poto?" demandis la korteganino.

"Mi postulas dek kisojn de la reĝidino!" respondis la porkopaŝtisto.

"Dio nin gardu!" ekkriis la korteĝanino.

"Jes, malpli mi ne povas preni!" diris la porkopaŝtisto.

"Nu, kion li diris?" demandis la reĝidino.