Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tion mi efektive ne povas eldiri!" respondis la korteganino; "ĝi estas terura!"

"En tia okazo vi povas flustri tion al mi en la orelon!" Kaj la korteganino flustris al ŝi en la orelon.

"Li estas malbonkonduta!" diris la reĝidino kaj rapide iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis malgrandan distancon, la tintiloj ekludis tiel ĉarme:

„Ha, vi kara Aŭgusteno, Ĉio estas for!“

"Aŭskultu!" denove komencis la reĝidino, "demandu lin, ĉu li volas preni dek kisojn de miaj korteganinoj."

"Ho ne!" diris la porkopaŝtisto, "dek kisojn de la reĝidino, alie mi ne donos la poton!"

"Kia ĉagrena afero!" diris la reĝidino, "sed en tia okazo vi devas almenaŭ stariĝi antaŭe, ke neniu povu tion vidi!"

La korteganinoj stariĝis antaŭ ŝi, dislarĝigis siajn vestojn, kaj tiam la porkopaŝtisto ricevis la dek kisojn kaj ŝi la poton.

Ha, kia feliĉo tio estis! Dum la tuta vespero kaj la tuta tago la poto devis boli. En la tuta urbo ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi, kiel ĉe ĉambelano, tiel ankaŭ ĉe botisto. La korteganinoj dancis kaj plaŭdis per la manoj.

"Ni scias, kiu havos dolĉan supon kaj patkukon! Ni scias, al kiu oni surtabliĝos griaĵon kaj karbonadon! Kiel belege! Kiel ravante!"

"Efektive ravante!" konsentis la ĉefa kortegestrino.

"Sed bone silentu, ĉar mi estas ja filino de la imperiestro!"

"Eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn!" ili ĉiuj asertis.

La porkopaŝtisto, tio estas la reĝido - sed ili ja ne ŝciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto - ne preterlasis eĉ unu tagon sen pretigo de io nova, kaj li pretigis knarilon. Kiam oni ĝin turnis, tiam sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj; kiujn oni iam konis depost la kreo de la mondo.

"Sed tio estas superbe!" diris la reĝidino, preterpasante. "Neniam mi aŭdis ludadon de pli bela artaĵo. lru al li kaj demandu lin, kiom la instrumento kostas. Sed kisojn mi ne donos!"

"Li volas ricevi cent kisojn de la reĝidino!" diris la korteganino, kiu prenis informon.

"Mi opinias, ke li freneziĝis!" diris la reĝidino kaj iris pluen. Sed apenaŭ ŝi trairis kelkan distancon, ŝi haltis. "Oni devas subteni la arton," ŝi diris; "por tio mi estas ja filino de la imperiestro! Diru al li, mi donos al li dek kisojn, kiel hieraŭ, la ceterajn li povas preni de miaj korteganinoj!"