Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Sed ni farus tion tiel nevolonte!" diris la korteganinoj.

"Babilaĵo!" respondis la reĝidino, "se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas. Memoru, ke mi donas al vi nutraĵon kaj salajron!" Nenio helpis, la korteganino devis denove iri al li.

"Cent kisojn de la reĝidino!" li diris, "aŭ ĉiu el ni konservos sian havon."

"Stariĝu antaŭe!" ŝi diris; kaj ĉiuj korteganinoj stariĝis antaŭe, kaj li komencis kisi.

"Kion povas signifi tiu homamasiĝo tie apud la porkejo?" diris la imperiestro, kiu eliris sur la balkonon. Li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn. "Tie partoprenas ja la korteganinoj. Mi iros al ili malsupren!" Rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta.

Nu, nu, kiel li rapidis!

Kiam li venis malsupren sur la korton, li ekpaŝis tre mallaŭte, kaj la korteganiooj estis tiel okupitaj je la kalkulado de la kisoj, ke la afero estu farata tute honeste kaj li ne ricevu tro multe, sed ankaŭ ne tro malmulte, ke ili tute ne rimarkis la imperiestron. Li stariĝis sur la pintoj de la fingroj.

"Kio do tio estas?" li diris, kiam li ekvidis, kiel ili sin kisas, kaj li ekbatis ilin per la pantoflo ĝuste en la momento, kiam la porkopaŝtisto ricevis la okdeksesan kison.

"For!" ekkriis la imperiestro, ĉar li estis tre kolera; kaj kiel la porkopaŝtiston, tiel ankaŭ la reĝidinon li forpelis el sia regno.

Tiam ŝi staris kaj ploris, la porkopaŝtisto insultis, kaj la pluvo faladis torente.

"Ha, mi malfeliĉa homido!" ĝemis la reĝidino; "kial mi ne prenis la belan reĝidon! Ha, kiel malfeliĉa mi estas!"

La porkopaŝtisto iris malantaŭ arbon, deviŝis al si de la vizaĝo la nigran kaj brunan farbon, forĵetis de si la malbelajn vestojn kaj aperis nun en siaj vestoj de reĝido, tiel bela, ke la reĝidino nevole devis kliniĝi antaŭ li.

"Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi!" li komencis, "Vi ne volis havi honestan reĝidon? Vi ne komprenis la valoron de rozoj kaj najtingaloj, sed la porkopaŝtiston vi kisis pro ludilo! Tion, kion vi nun suferas, vi meritis!"

Kaj li foriris en sian regnon, fermis la pordon kaj metis antaŭ ĝi riglilon, tiel ke ŝi povis nur stari ekstere kaj kanti:

„Ha, vi kara Aŭgusteno, Ĉio estas for!“