Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Klinu vian kapon kiel ni!" kriis la greno! "jen alflugas la anĝelo de fulmotondro! Li havas flugilojn, kiuj estas longaj de la nuboj ĝis la tero. Li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo!"

"Mi tamen ne volas min klini!" diris la poligono.

"Fermu viajn floraĵojn kaj klinu viajn foliojn!" admonis ankaŭ la maljuna saliko. "Ne rigardu en la fulmon, kiam la nubo diskrevos! Eĉ al la homoj tio ne estas permesata, ĉar tra la fulmo oni povas enrigardi en la ĉielon de Dio, sed tiu vido blindigus eĉ la homojn. Kio do fariĝus des pli al ni, al la kreskaĵoj de la tero, se ni tion permesus al ni, kiuj estas ja multe malpli gravaj!"

"Multe malpli gravaj?" respondis la poligono. "Nu, mi do ĝuste volas enrigardi en la ĉielon de Dio!" Kaj ĝi efektive tion faris en sia malhumileco kaj fiereco. Aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte fulmis.

Kiam la fulmotondro pasis, la floroj kaj la greno staris en la trankvila, pura aero refreŝigitaj de la pluvo, sed la poligono estis karbonigre brulkolorita de la fulmo; ĝi estis nun senviva, senvalora kreskaĵo sur la kampo.

La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento, kaj grandaj gutoj da akvo falis de ĝiaj verdaj folioj, kvazaŭ la arbo plorus; kaj la paseroj demandis: "Kial vi ploras? ĉi tie estas ja mirinde freŝige! vidu, kiel la suno lumas, vidu, kiel la nuboj rapide kuras! ĉu vi povas senti la odoron de la floroj kaj de la arbetoj? kial vi tiel ploras, vi maljuna saliko?"

Kaj la saliko rakontis pri la fiereco, pri la malhumileco kaj pri la puno de la poligono. La puno ĉiam sekvas. Mi, kiu rakontas la historion, aŭdis ĝin de la paseroj; ili rakontis ĝin al mi unu vesperon, kiam mi petis ilin pri fabelo.


ANĜELO

Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn; etendas siajn grandajn blankajn flugilojn, flugas super ĉiujn lokojn, kiujn la infano, amis, kaj ŝirkolektas plenmanon da floroj, kiujn li alportas supren al Dio,