Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ke ili tie floru ankoraŭ pli bele ol sur la tero. Dio alpremas ĉiujn florojn al Sia koro, sed al tiu floro, kiu estas al Li plej kara, Li donas kison, kaj per tio ĝi ricevas voĉon kaj povas partopreni en la granda feliĉa kantado.

Ĉion ĉi tion rakontis anĝelo de Dio, portante mortintan infanon al la ĉielo, kaj la infano tion aŭdis kiel en sonĝo. Ili flugis super la hejmaj lokoj, kie la infano estis ludinta, kaj trapasis ĝardenojn kun belegaj floroj.

"Kiun ni prenu kun ni kaj plantu en la ĉielo?" demandis la anĝelo. Jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon, tiel ke ĉiuj branĉoj, plenaj de grandaj duone malfermiĝintaj burĝonoj, pendis velkinte:

"La kompatinda rozarbetaĵo!" diris la infano, "prenu ĝin, por ke supre ĉe Dio ĝi ekfloru!" Kaj la anĝelo prenis ĝin, sed kisis pro tio la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn. Ili ŝirkolektis kelkajn el la belaj luksofloroj, sed ili prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon kaj la sovaĝan trikoloreton.

"Nun ni havas florojn!" ĝojkriis la infano, kaj la anĝelo kapjesis, sed ili ne flugis ankoraŭ al Dio. Estis nokto, kaj ĉie regis silento. Ili restis en la granda urbo kaj ŝvebis super unu el la plej malvastaj stratoj, kie kuŝis tutaj amasoj, da pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj. Tiam estis tago de transloĝiĝado. Tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj kaj malnovaj ĉapeloj, kaj ĉio havis ne tre bonan aspekton.

La anĝelo montris sub tiu balaaĵo kelke da potpecoj de florpoto kaj bulon da tero, kiu elfalis kaj kiun kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro, kiu nun havis plu nenian valoron kaj tial estis elĵetita sur la straton.

"Tion ni kunprenos!" diris la anĝelo. "Dum nia flugado mi rakontos al vi la kaŭzon."

Ili flugis, kaj la anĝelo rakontis:

„Tie malsupre en la malvasta strato, en la malalta kelo, loĝis malriĉa, malsana knabo. De sia plej frua infaneco li ĉiam devis kuŝi en la lito. Kiam li sentis sin plej bone, li povis per lambastonoj kelke da fojoj trairi la malgrandan ĉambron tien kaj reen; tio estis ĉio. Dum malmulte da someraj tagoj la radioj de la suno penetradis por duonhoro en la koridoron de la kelo. Kiam la malfeliĉa knabo tiam sidis kaj la varma suno lumis sur li kaj tra siaj delikataj fingroj, kiujn li tenis antaŭ sia vizaĝo, li vidis la trabriletadon de sia ruĝa sango, tiam oni diris: "Hodiaŭ li faris promenadon" . La arbaron en ĝia belega printempa verdeco li