Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konis nur per tio, ke la filo de la najbaro alportis al li la unuan branĉon de fago. Li tenis ĝin super la kapo kaj revis nun, ke li ripozas sub fagoj; kie la suno lumas kaj la birdoj kantas. En unu printempa tago la filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. Tial oni plantis ĝin en florpoton kaj starigis ĝin ĉe la fenestro tute apud lia lito. La floro estis plantita per feliĉa mano, ĝi kreskis, elkreskigis novajn idojn kaj donadis ĉiujare novajn florojn. Ĝi anstataŭis al la malsana knabo la plej belan ĝardenon, ĝi estis lia malgranda trezoro sur ĉi tiu tero. Li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion, kiu enbrilis tra la malalta fenestro. La floro eĉ enkreskis en liajn sonĝojn, ĉar por li sola ĝi kreskis, eligadis sian odoron kaj ĝojigadis la okulon. Al ĝi li dum sia morto turnis sian vizaĝon, kiam Dio lin vokis. En la daŭro de unu jaro li estis jam ĉe Dio, en la daŭro de unu jaro la floro forgesite staris en la fenestro, kaj ĝi velksekiĝis, kaj tial ĉe la transloĝiĝo oni elĵetis ĝin sur la straton kune kun la balaaĵo. Kaj tio estas la floro, la malfeliĉa velksekiĝinta floro, kiun ni prenis en nian bukedon, ĉar tiu floro alportis pli da ĝojo, ol la plej riĉa floro en la ĝardeno de reĝino.“

"Sed de kie vi scias ĉion ĉi tion?" demandis la infano, kiun la anĝelo portis supren al la ĉielo.

"Mi tion scias!" diris la anĝelo, "mi estis ja mem la malsana, malgranda knabo, kiu iradis per lambastonoj! Mian floron mi bone konas."

La infano nun tute malfermis siajn okulojn kaj rigardis la anĝelon en lian belan, afablan vizaĝon. En la sama momento ili alvenis en la ĉielon de Dio, kie regis ĝojo kaj feliĉo. Kaj Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro, kaj tiam ĝi ricevis flugilojn kiel la alia anĝelo kaj ekflugis kun li mano en mano. Dio alpremis ĉiujn florojn al Sia koro, sed la malfeliĉan velksekiĝintan kampan floron Li kisis, kaj ĝi ricevis voĉon kaj ekkantis kun ĉiuj anĝeloj, kiuj ŝvebis ĉirkaŭ Dio, unuj tre proksime, aliaj en grandaj rondoj ĉirkaŭe, ĉiam pli kaj pli malproksime, ĝis la senfineco, sed ĉiuj egale feliĉaj. Ĉiuj ili kantis, malgrandaj kaj grandaj, la bona, nun tiel benita infano, kiel ankaŭ la malriĉa kampa floro, kiu velksekiĝinta, elĵetita kun balaaĵo, estis kuŝinta sur la malvasta, malluma strato.