Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA NAJTINGALO

En Ĥinujo, kiel vi sendube scias, la imperiestro estas Ĥino kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj astas ankaŭ Ĥinoj. De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj, sed ĝuste tial valoras aŭskulti la historion, ĉar alie oni povus ĝin forgesi. La palaco de la imperiestro estis la plej belega en la mondo, ĝi estis tuta el delikata porcelano, tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotima, ke oni devis ĉiam esti tre singarda. En la ĝardeno oni povis vidi la plej rimarkindajn florojn, kaj al la plej belaj el ili estis alligitaj arĝentaj sonoriloj, kiuj senĉese sonoradis, por ke oni ne povu preteriri, ne rimarkante la florojn. Ĉio en la ĝardeno de la imperiestro estis aranĝita plej sagace, kaj la ĝardeno estis tiel grandega, ke eĉ la ĝardenisto ne sciis, kie estas ĝia fino.

Fervore marŝante, oni venadis el la ĝardeno en plej belegan arbaron kun altaj arboj kaj profundaj lagoj. La arbaro kondukis al la maro, kiu estis blua kaj profunda. Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj loĝis najtingalo, kiu kantadis tiel dolĉe, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu tute kaj plene estis okupita de sia profesio, silente kuŝiĝadis kaj aŭskultadis, kiam li, elveturinte en la nokto, por etendi sian reton, aŭdis la najtingalon. "Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!" li diradis, sed baldaŭ li estis devigata zorgi pri sia profesio, kaj li forgesadis la birdon. Sed kiam la najtingalo en la sekvanta nokto denove kantis kaj la fiŝkaptisto tien venis, li ripetadis: "Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas!"


El ĉiuj landoj de la mondo venadis vojaĝantoj en la urbon de la imperiestro kaj admiradis ĝin, la palacon kaj la ĝardenon; sed kiam ili aŭdis la najtingalon, ili ĉiuj diradis: "Tio ĉi tamen estas la plej bona!"

La vojaĝantoj rakontadis pri tio post sia reveno hejmen, kaj la scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro; kaj tiuj, kiuj sciis verki versojn, verkis plej belajn poeziaĵojn pri la najtingalo en la arbaro apud la profunda maro.

La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn, kaj kelkaj el tiuj libroj unu fojon trafis ankaŭ en la manojn de la imperiestro. Li sidis en sia ora seĝo, legis kaj legis kaj balancadis ĉiuminute la kapon, ĉar estis al li