Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

agrable sciiĝi pri tiuj belegaj priskriboj de la urbo, la palaco kaj la ĝardeno. "Sed la najtingalo estas tamen la plej bona el ĉio!" estis skribite en la libroj.

"Kion ĉi tio povas signifi?" diris la imperiestro, "La najtingalo? Ĝin mi ja tute ne konas. Ĉu ekzistas tia birdo en mia regno kaj en mia propra ĝardeno? Pri tio mi neniam aŭdis! Kaj pri io simila mi sciiĝis nur el la libroj!"

Li alvokis sian kortegestron, kiu estis tiel eminenta, ke ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom "P!" , kaj "P!" ja nenion signifas.

"Oni ja rakontas, ke ĉi tie troviĝas eksterordinare rimarkinda birdo, nomata najtingalo! - ekparolis al li la imperiestro. - Oni diras, ke ĝi estas la plej bona objekto en mia granda regno! Kial oni neniam ion diris al mi pri ĝi?"

"Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!" diris la kortegestro; "ĝi neniam estis prezentita en la kortego!"

"Mi ordonas, ke ĝi hodiaŭ vespere venu ĉi tien kaj kantu antaŭ mi!" diris plue la imperiestro; "la tuta mondo scias, kion mi havas, kaj mi ĝin ne scias."

"Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi!" respondis la kortegestro, "sed mi ĝin serĉos, mi ĝin trovos!"

Sed kie oni povis ĝin trovi? La kortegestro kuradis supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra salonoj kaj koridoroj, sed neniu el tiuj, kiujn li renkontis, iam ion aŭdis pri la najtingalo; kaj la kortegestro kuris returne al la imperiestro kaj diris, ke ĝi estas verŝajne fabelo de la libroverkistoj.

"Via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si; kiaj diversaj mensogoj estas verkataj. Ĉio ĉi tio estas fantazioj kaj apartenas al la tiel nomata nigra magio!"

"Sed la libro, en kiu mi tion ĉi legis," respondis la imperiestro, "estas sendita al mi de la altepotenca imperiestro de Japanujo, kaj sekve ĝi ne povas esti malveraĵo. Mi volas aŭdi la najtingalon! Ĝi nepre devas esti hodiaŭ vespere ĉi tie! Ĝi havas mian plejmoŝtan favoron! Kaj se ĝi ne venos, tiam mi ordonos piedpremi la ventrojn de ĉiuj korteganoj tuj post ilia vespermanĝo!"

"Tsing-Pe," diris la kortegestro, kaj li ekkuris denove supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj, tra ĉiuj salonoj kaj koridoroj. Duono de la kortego kuris kune kun li, ĉar ili ne tre volis lasi al si piedpremi la ventrojn. Tiam komenciĝis fervora demandado pri la rimarkinda birdo, kiun konis la tuta mondo, sed, nur neniu en la kortego.