Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La tuta urbo parolis nur pri la mirinda birdo; kaj se du personoj sin renkontis, ili ĝemis kaj faris tiajn ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato. Eĉ dekunu infanoj de butikistinoj estis baptitaj per ĝia nomo, kvankam iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto.

Unu tagon oni alportis al la imperiestro grandan keston, sur kiu estis skribite: "Najtingalo!"

"Jen ni havas novan libron pri nia fama birdo!" diris la imperiestro.

Sed ĝi ne estis libro, ĝi estis malgranda artaĵa objekto, kiu kuŝis en skatolo, artefarita najtingalo, kiu estis kvazaŭ simila al la viva, sed ĉe ĉiuj flankoj estis garnita per diamantoj, rubenoj kaj safiroj. Se oni streĉtordis la artefaritan birdon, ĝi povis kanti unu el la pecoj, kiujn kantis la efektiva najtingalo, kaj samtempe ĝi movadis la voston supren kaj malsupren kaj brilis de arĝento kaj oro. Ĉirkaŭ la kolo ĝi portis rubandeton sur kiu estis skribite: "La najtingalo de la imperiestro de Japanujo estas senvalora en komparo kun la najtingalo de la imperiestro de Ĥinujo!" "Belege!" ili ĉiuj diris, kaj tiu, kiu alportis la artefaritan birdon, ricevis tuj la titolon de la imperiestra ĉefa kortega alportisto de najtingaloj.

"Nun ili kantu kune! Kia belega dueto ĝi estos!"

Kaj ili devis kanti kune; sed la afero ne volis iri bone, ĉar la efektiva najtingalo kantis laŭ sia maniero, kaj la artefarita birdo kantis laŭ la rulcilindroj.

"Ĉi tiu ne estas kulpa!" diris la muzikaĵisto, "ĉi tiu severe observas la takton kaj estas tute el mia lernejo!"

Nun oni ordonis, ke la artefarita birdo kantu sole. Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon: ĝi brilis, kiel braceletoj kaj brustaj pingloj.

Tridek-tri fojojn ĝi kantis tiun saman pecon kaj tamen ne laciĝis. La homoj volonte ĝin aŭdus denove de la komenco, sed la imperiestro esprimis la opinion, ke nun ankaŭ la viva najtingalo devas ion aŭdigi. Sed kie ĝi estis! Neniu rimarkis, ke ĝi elflugis tra la nefermita fenestro for al siaj verdaj arbaroj.

"Sed kio ĝi estas?" ekkriis la imperiestro; kaj ĉiuj korteganoj insultis kaj diris, ke la najtingalo estas terure sendanka besto. "La pli bonan birdon ni tamen havas!" ili diris, konsolante sin, kaj tial la artefarita birdo devis denove kanti, kaj la tridek-kvaran fojon estis antaŭludita al ili la sama peco, sed ili ĉiam ankoraŭ ne konis ĝin perfekte, ĉar ĝi estis tro malfacila. La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj, li eĉ