Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

certigadis, ke ĝi estas pli bona ol la efektiva najtingalo ne sole pro la vestoj kaj la multaj brilantaj diamantoj, sed ankaŭ rilate sian internaĵon.

"Ĉar vidu, miaj sinjoroj, kaj antaŭ ĉio via imperiestra moŝto, ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita: ĝi estos tiel kaj ne alie: Oni povas fari kalkulojn pri ĝi, oni povas ĝin malfermi oni povas montri la homan prikalkulon, montri, kiel kuŝas la rulcilindroj, kiel ili iras kaj kiel unu faro sekvas el alia...."

"Tio estas tute miaj pensoj!" diris ĉiuj, kaj la muzikaĵisto ricevis la permeson montri la birdon en la plej proksima dimanĉo al la popolo.

"Ili ankaŭ aŭdu ĝian kantadon!" diris la imperiestro; kaj ili ĝin aŭdis kaj fariĝis tiel gajaj, kvazaŭ ili ebriiĝus per teo, ĉar tio estas tute ĥina maniero. "Ho!" ili diris, kaj laŭ sia moro ili levis unu fingron supren kaj balancis la kapon. Sed la malriĉaj fiŝkaptistoj, kiuj aŭdis la veran najtingalon, diris: "Estas vero, ke tio ĉi sonas tute bele; oni ne povas eĉ nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio, sed io mankas, io; kion mi nur ne scias ĝuste esprimi!"

La efektiva najtingalo estis ekzilita el la lando kaj regno.

La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro. Ĉiuj donacoj, kiujn ĝi ricevis, oro kaj juveloj, kuŝis ĉirkaŭ ĝi, kaj pri la titolo ĝi jam atingis la altecon de grandimperiestra noktotabla kantisto kun la rango de konsilisto de la unua klaso de la maldekstra flanko. Ĉar la imperiestro rigardis kiel plej eminentan tiun flankon, sur kiu troviĝas la koro, kaj la koro eĉ ĉe imperiestro troviĝas sur la maldekstra flanko. Sed la muzikaĵisto verkis dudek-kvin dikajn volumojn pri la artefarita birdo. Tiu ĉi verko estis tiel instruiteca kaj tiel longa, tiel plena de la plej malfacilaj ĥinaj vortoj, ke ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn, kaj oni piedpremus al ili la ventrojn.

Tiel la aferoj iris en la daŭro de tuta jaro. La imperiestro, la kortego kaj ĉiuj aliaj Ĥinoj sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis. Ili povis mem kunkanti; kaj ili tion faris. La strataj buboj kantadis: "cicici! klukluklu!" kaj la imperiestro ankaŭ tion kantadis. Ho, estis ĉarmege!

Sed unu vesperon, kiam la artefarita birdo ĝuste kantis plej bone kaj la imperiestro kuŝis en la lito kaj aŭskultis, el la interno de la birdo aŭdigi : "ŝŝŝup!" Io krevis: "ŝurrr!" Ĉiuj radoj ekkuris, kaj baldaŭ la muziko silentiĝis.

La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston; sed kion tiu povis helpi? Poste oni iris voki la horloĝiston.