Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj post longa demandado kaj esplorado li almenaŭ iom riparis la birdon, sed li deklaris; ke ĝi devas esti tre ŝparata, ĉar la pivotoj estas eluzitaj kaj estas ne eble enmeti novajn tiamaniere, ke la muziko iru kun certeco. Kia granda malĝojo nun estis! Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko. Sed la muzikaĵisto havis malgrandan paroladon kaj certigis, ke ĝi estas ankoraŭ tiel bona, kiel antaŭe, kaj tiam ĉio estis tiel bona, kiel antaŭe.

Pasis kvin jaroj, Subite la tuta lando ricevis efektivan kaŭzon por granda malĝojo. Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana, kaj oni diris, ke li ne povas plu vivi. Nova imperiestro estis jam antaŭprepare elektita, kaj la popolo staris ekstere sur la strato kaj demandadis la kortegestron, kia estas la stato de ilia landestro.

"P!" li respondadis kaj balancadis la kapon,

Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito; la tuta kortego rigardis lin kiel jam mortintan, kaj ĉiu kuris montri sian respekton al la nova imperiestro; la palacaj servistoj elkuris, por babili pri tio, kaj la palacaj servistinoj havis multe da gastoj. En ĉiuj salonoj kaj koridoroj estis sternitaj drapaj kovraĵoj, por ke oni ne audŭ la paŝojn, kaj tial ĉie estis tiel silente, tiel silente. Sed la imperiestro ankoraŭ ne mortis. Rigida kaj pala li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj. Alte supre unu fenestro estis malfermita, kaj la luno lumis sur la imperiestron kaj la artefaritan birdon.

La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri; estis al li, kvazaŭ io kuŝus sur lia brusto. Li malfermis la okulojn, kaj tiam li vidis, ke tio, kio sidis sur lia brusto, estas la morto. Ĝi metis sur sin lian oran kronon kaj tenis en unu mano la oran glavon de la imperiestro kaj en la dua mano lian belegan standardon. El la faldoj de la grandaj veluraj kurtenoj ĉirkaŭe rigardis strangaj kapoj, el kiuj kelkaj estis tre malbelaj, aliaj estis pacplenaj kaj mildaj. Tio estis ĉiuj malbonaj kaj bonaj faroj de la imperiestro, kiuj nun, kiam la morto sidis sur lia koro, staris antaŭ liaj okuloj, "Ĉu vi memoras ĉi tion?" murmuretis unu post alia. "Ĉu vi memoras ĉi tion?" Kaj ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto.

"Tion mi neniam sciis," ĝemis la imperiestro. "Vi, ĉarma ora birdeto, kantu do, kantu! Mi donis al vi oron kaj juvelojn, mi eĉ pendigis ĉirkaŭ via kolo mian oran pantoflon, kantu do, kantu!"

Sed la birdo silentis, ĉar estis neniu, por ĝin streĉtordi, kaj sen tio ĝi ne kantis. Sed la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj, kaj ĉirkaŭe estis tiel silente, tiel terure silente.