Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝtuparo kaj tamen leviĝis sur la tronon kaj ricevis la reĝidinon. Kaj la infanoj plaŭdis per la manoj kaj kriis: "Rakontu, rakontu!" Ili volis aŭdi ankaŭ la historion pri Ivede-Avede, sed ili devis kontentiĝi je Klumpe-Dumpe. La abio staris tute silente kaj enpense, neniam la birdoj tie en la arbaro rakontis ion similan. "Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon! Jes, jes, tiele la aferoj iras en la mondo!" pensis la abio, opiniante, ke la historio estas vera, ĉar la rakontanto estas tiel bonaspekta homo. "Jes, jes, kiu povas scii, eble mi ankaŭ falos malsupren de la ŝtuparo kaj ricevos reĝidinon!" Kaj ĝi ĝojis, ke en la sekvanta tago ĝi denove estos vestita per kandeloj kaj ludiloj, per oro kaj fruktoj.

"Morgaŭ mi ne tremos!" ĝi pensis. "Mi sentos tute koran ĝojon pri mia tuta belegeco. Morgaŭ mi denove aŭdos la historion pri Klumpe-Dumpe kaj eble ankaŭ la historion pri Ivede-Avede." Kaj la arbo staris dum la tuta nokto silente kaj meditante.

La sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj.

"Nun denove komenciĝos la ornamado!" pensis la arbo; sed ili eltrenis ĝin el la ĉambro, supren laŭ la ŝtuparo, sur la subtegmenton, kaj tie ili ĝin starigis en malluma angulo, kien penetris nenia radio de la suno. "Kion tio signifas?" pensis la arbo. "Kion do mi faru ĉi tie? Kion mi ĉi tie aŭdu?" Ĝi apogis sin al la muro kaj staris tie kaj meditis kaj meditis. Kaj por tio ĝi havis sufiĉe da tempo, ĉar pasis multe da tagoj kaj noktoj. Neniu venis supren, kaj, kiam fine iu venis, tio fariĝis nur kun la celo starigi en la angulo kelke da grandaj kestoj. La arbo staris tiel kaŝite, ke oni povus pensi, ke ĝi estas tute forgesita.

"Nun ekstere estas vintro!" meditis la arbo. "La tero estas malmola kaj kovrita de neĝo, la homoj ne povas min planti; tial verŝajne mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo! Kiel antaŭgarda tio estas! Kiel bonaj estas la homoj! Se ĉi tie nur ne estus tiel mallume kaj tiel terure solece! Eĉ leporeton oni ĉi tie ne vidas! Tie en la arbaro estis tamen gaje, kiam la neĝo kuŝis kaj la leporo preterkuradis, eĉ se ĝi min transsaltis! Estas vero, ke tiam tio ne plaĉis al mi. Ĉi tie supre estas ja terure solece!"

"Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu. lli ĉirkaŭflaris la abion kaj traglitis inter ĝiaj branĉoj.

"Estas terure malvarme!" diris la musetoj. "Sed, esceptinte tion, ĉi tie estas bonega loĝejo! Ĉu ne vere, vi maljuna abio?"

"Mi tute ne estas ankoraŭ maljuna!" respondis la abio, "ekzistas multe pli maljunaj ol mi!"