Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"De kie vi venis?" demandis la musoj, "kaj kion vi scias?" Ili estis forte scivolaj. "Rakontu al ni pri la plej belaj lokoj sur la tero! Ĉu vi jam estis tie? Ĉu vi estis jam en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono, kie oni dancas sur sebaj kandeloj, eniras malgrase kaj eliras grase?"

"Tiujn lokojn mi ne konas," diris la arbo, "sed la arbaron mi konas, kie brilas la suno kaj kantas la birdoj!" Kaj ĝi rakontis al ili ĉiujn travivaĵojn de sia juneco, kaj la musetoj, kiuj antaŭe neniam aŭdis ion similan, aŭskultis atente kaj diris: "Kiom multe vi vidis! Kiel feliĉa vi estis!"

"Mi!" diris la abio, kaj nur nun ĝi ekmeditis pri sia propra rakonto. "Jes, en efektiveco tio estis sufiĉe gajaj tempoj!" Sed poste ĝi rakontis al ili pri la Kristnaska vespero, kiam ĝi estis ornamita per kukoj kaj kandeloj.

"Ho," diris la musetoj, "kiel feliĉa vi estis, vi maljuna abio!"

"Mi tute ne estas maljuna!" rediris la abio, "mi ja nur en ĉi tiu vintro venis el la arbaro! Mi troviĝas en mia plej bona aĝo, mi estas nur tre altkreska!"

"Kiel bele vi rakontas!" diris la musetoj; kaj en la sekvanta nokto ili revenis kun kvar aliaj malgrandaj musoj, kiuj ankaŭ, volis aŭskulti la rakontadon de la arbo, kaj ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj, kaj ĝi pensis: "Tio estis ja vere feliĉaj tempoj! Sed ili povas reveni! ili povas reveni! Klumpe-Dumpe falis malsupren de la ŝtuparo kaj tamen ricevis la reĝidinon, eble mi ankaŭ povas ricevi reĝidinon!" Kaj ĉe tio la abio ekpensis pri malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro kaj ŝajnis al ĝi vera bela reĝidino.

"Kiu estas Klumpe-Dumpe?" demandis la musetoj. Kaj la abio rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris tute laŭvorte. Kaj la musetoj pro ĝojo preskaŭ saltis sur la pinton de la arbo. En la sekvanta nokto kolektiĝis ankoraŭ multe pli da musoj, kaj dimanĉon venis eĉ du ratoj. Sed ĉi tiuj asertis, ke la rakonto ne estas gaja; kaj tio malĝojigis la musetojn, ĉar nun ĝi al ili ankaŭ ŝajnis malpli bela.

"Ĉu vi povoscias rakonti nur ĉi tiun solan historion?" demandis la ratoj.

"Nur ĝin solan!" respondis la arbo, "mi aŭdis ĝin en mia plej feliĉa vespero, sed tiam mi ne pensis pri tio, kiel feliĉa mi estis!"

"Tio estas tre mizera historio! Ĉu vi ne scias ian historion pri lardo aŭ sebaj kandeloj? Nenian historion pri provizejo?"

"Ne!" diris la arbo.

"Nu, en tia okazo ni dankas pro tio!" rediris la ratoj kaj iris returne al la siaj.