Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la fino ankaŭ la musetoj foriris, kaj tiam la arbo ĝemis: "Estis ja tute bele, kiam ili sidis ĉirkaŭ mi, la viglaj musetoj; kaj aŭskultis mian rakontadon! Nun tio ankaŭ forpasis. Sed mia ĝojo komenciĝos denove, kiam oni denove min elprenos!"

Sed kiam tio, okazis? Jes, tio estis unu matenon, homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento. La kestoj ricevis alian lokon; kaj la arbon oni eltrenis. Estas, vero ke ili ĵetis ĝin sur la teron iom maldelikate, sed tuj servisto trenis ĝin al la ŝtuparo, kie briletis la taglumo.

"Nun denove komenciĝas la vivo!" pensis la arbo. Ĝi sentis la freŝan aeron, la unuan radion de la suno, - kaj jen ĝi estis ekstere sur la korto. Ĉio iris tiel rapide, ke la arbo tute forgesis pririgardi sin mem; ĉirkaŭe estis tro multe da novaĵo por rigardi. La korto troviĝis apude de ĝardeno, kaj en ĉi tiu ĉio estis en plena florado. La rozoj pendis freŝe kaj bonodore super la malgranda palisara barilo, la tilioj estis kovritaj de floraĵo, kaj la hirundoj flugadis tien kaj reen kaj pepadis: "Kvirre virre vit, mia edzo venis!" Sed ne la abion ili pensis per tio.

"Nun mi volas vivi!" ĝojkriis ĉi tiu kaj etendis larĝe siajn branĉojn. Ha, ili ĉiuj estis sekiĝintaj kaj flavaj, kaj inter herbaĉoj kaj urtikoj ĝi kuŝis tie en angulo. La stelo el ora papero sidis ankoraŭ supre sur la pinto kaj brilis en la hela lumo de la suno.

Sur la korto mem ludis kelke el tiuj gajaj infanoj, kiuj en la Kristnaska vespero dancis ĉirkaŭ la arbo kaj estis tiel ĝojaj. Unu el la plej malgrandaj alkuris kaj deŝiris la oran stelon.

"Vidu, kio sidas ankoraŭ sur la maljuna malbela abio!" ĝi ekkriis kaj surpaŝis sur la branĉojn, tiel ke ili ekkrakis sub ĝiaj botoj,

La arbo rigardis la tutan floran belecon kaj freŝecon en la ĝardeno, poste ĝi rigardis sin mem, kaj ĝi ekdeziris, ke ĝi restu en sia malluma angulo en la subtegmento. Ĝi rememoris sian freŝan junecon en la arbaro, la gajan Kristnaskan vesperon kaj la malgrandajn musojn, kiuj tiel ĝoje aŭskultis la historion pri Klumpe-Dumpe.

"Forpasis, forpasis!" ĝemis la kompatinda arbo, "Ho, se mi ĝojus tiam, kiam mi tion ankoraŭ povis! Forpasis, forpasis!"

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn; kuŝis tuta fasko da ili; hele ĝi ekflamis sub la granda bierfara kaldrono. Ĝi ĝemis profunde, ĉiu ĝemo sonis kiel malgranda pafo. Tial la infanoj, kiuj ludis ekstere, alkuris, sidiĝis antaŭ la fajro, rigardis ĝin kaj kriadis: "Pif, paf!" Sed ĉe ĉiu ekkrako, kiu estis profunda ĝemo, la arbo rememoris iun someran tagon en la arbaro, iun vintran nokton tie, kiam la steloj brilis. Ĝi rememoris la Kristnaskan vesperon kaj Klumpe--