Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rideton pri lia artifika elpenso. Ĉiuj, kiuj vizitis la sorĉlernejon - ĉar li havis sorĉlernejon - rakontis ĉie, ke fariĝis miraklo. Nur nun, ili diris, oni povas scii, kiel la mondo kaj la homoj efektive aspektas.

Ili kuradis kun la spegulo ĉiuloken, kaj baldaŭ restis neniu lando kaj neniu homo, kiu ne vidis sian kripligitan bildon. Fine ili volis leviĝi ankoraŭ al la ĉielo, por fari sian mokadon kun la anĝeloj kaj kun Dio mem. Ju pli alten ili flugis kun sia spegulo, des pli forte ĝi rikanis, kaj ili apenaŭ povis ĝin teni fortike. Ili flugis ĉiam pli kaj pli alten, ĉiam pli kaj pli proksimen al Dio kaj al la anĝeloj. Subite la spegulo en sia rikanado ektremis tiel terure, ke ĝi elglitis el iliaj manoj kaj falegis sur la teron, kie ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj.

Sed ĝuste tie ĝi kaŭzis multe pli grandan malfeliĉon ol antaŭe, ĉar kelkaj pecetoj estis ne pli grandaj ol sablero, kaj ili disvastiĝis tra la tuta granda mondo. Kie ili enfalis al la homoj en la okulojn, ili tie restis, kaj tiam la homoj vidis ĉion malĝuste aŭ vidis en ĉiu afero nur la malbonan flankon, ĉar ĉiu spegulpeceto konservis la saman kvaliton, kiun havis la tuta spegulo. Al kelkaj homoj tia spegulpeceto eĉ penetris en la koron, kaj tiam estis terure, la koro fariĝis plenforme bulo da glacio. Kelkaj spegulpecoj estis tiel grandaj, ke oni ilin uzis kiel vitrojn de fenestro, sed tra tiaj vitroj ne estis bone rigardi siajn amikojn.

Aliaj pecoj servis kiel okulvitroj, kaj tiam la afero fariĝis tre mizera, se homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn, por ĝuste vidi kaj juste juĝi. La diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro, kaj tio lin agrable tiklis. Sed eĉ nun ankoraŭ kelkaj spegulpecetoj flugadas en la aero. Nun ni aŭdos.

Dua rakonto

Malgranda knabo kaj malgranda knabino

En la granda urbo, kie ekzistas tiom multe da domoj kaj da homoj, ke ne ĉiuj homoj havas sufiĉe da loko por ĝardeneto kaj kie la plimulto tial devas kontentiĝi je floroj en florpotoj, estis tamen du malriĉaj infanoj, kiuj havis ĝardenon iom pli grandan ol florpoto.

Ili ne estis gefratoj, sed ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj. Iliaj gepatroj loĝis tute apude unuj de la aliaj. Ili loĝis en du subtegmentaj