Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambroj, tie, kie la tegmento de unu najbara domo kuntuŝiĝis kun la tegmento de la alia domo kaj laŭlonge inter la du tegmentoj kuŝis la defluilo. Tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro. Oni bezonis nur transpaŝi la defluilon, por veni el unu fenestro en la alian.

Ĉiu el la gepatraj paroj aranĝis ekstere lignan keston, en kiu kreskis la plej necesaj kuirejaj kreskaĵoj. En ĉiu el la kestoj ankaŭ troviĝis malgranda rozarbetaĵo, kaj ambaŭ kreskis kaj prosperis belege. La gepatroj ekhavis la ideon starigi la kestojn transverse super la defluilo tiamaniere, ke ili preskaŭ atingis de unu fenestro ĝis la dua kaj tute aspektis kiel du florkovritaj remparoj. Volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren de la kestoj, kaj la rozarbetaĵoj etendis longajn branĉojn, fleksis sin ĉirkaŭ la fenestroj kaj alkliniĝis unu al la alia; ĉio aspektis preskaŭ kiel honora pordo el floroj kaj verdaĵo. Ĉar la kestoj troviĝis tre alte kaj la infanoj sciis, ke al ili ne estas permesite grimpi supren, tial ili ofte ricevadis la permeson eliri unu al la alia, sidi sur siaj malgrandaj benketoj sub la rozoj, kaj tie ili tiam belege ludadis.

En la vintro tiu plezuro ne ekzistis. La fenestroj tiam ofte estis tute glacikovritaj. Sed tiam ili varmigadis sur la forno kuprajn monerojn, almetadis ilin al la glacikovrita vitro, kaj tiam tie formiĝadis bonega trarigarda truo, tiel ronda, ho, tiel ronda, kaj tra ĝi briladis feliĉa milda okulo, po unu malantaŭ ĉiu fenestro. Tio estis la malgranda knabo kaj la malgranda knabino. Li estis nomata Kay, kaj ŝi estis nomata Gerda. En somero ili per unu salto povis veni unu al la alia, sed en vintro ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren. Ekstere turniĝadis la neĝo.

"Jen svarmas la blankaj abeloj!" diris la maljuna avino.

"Ĉu ili ankaŭ havas reĝinon?" demandis la malgranda knabo, ĉar li sciis, ke inter la efektivaj abeloj troviĝas reĝino.

"Ili ĝin havas!" diris la avino; "ĝi flugas ĉiam tie, kie ili svarmas plej dense. Ĝi estas la plej granda el ĉiuj neĝaj flokoj, kaj neniam ĝi ripozas sur la tero, ĝi flugas tuj returne supren al la nigra nubo. Ofte en vintra nokto ĝi flugas tra la stratoj de la urbo kaj enrigardas tra la fenestroj, kaj tiam ĉi tiuj glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj."

"Jes, tion mi vidis!" ekkriis ambaŭ infanoj, kaj nun ili sciis, ke tio estas vera.

"Ĉu la neĝa reĝino povas veni en la ĉambron?" demandis la malgranda knabino.

"Ĝi nur venu," diris la knabo, "tiam mi metos ĝin sur la varman fornon, kaj ĝi devos disfandiĝi!"