Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed la avino glatigis al li la harojn kaj rakontis aliajn historiojn.

Vespere, kiam la malgranda Kay estis hejme kaj duone senvestigita, li grimpis sur la seĝon ĉe la fenestro kaj rigardis tra la malgranda truo. Kelke da neĝaj flokoj falis ekstere, kaj unu el ili, la plej granda, alkroĉiĝis al la rando de unu el la florkestoj. La neĝa floko kreskis kaj kreskis, ĝis ĝi fine ricevis la formon de efektiva virino, vestita per plej delikata blanka gazo, kiu kvazaŭ estis kunmetita el milionoj da stelformaj flokoj. Ŝi estis bela kaj delikata, sed el glacio, el blindiga, brilanta glacio; ŝi tamen estis vivanta. La okuloj brilis kiel du helaj steloj, sed ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze. Ŝi kapsignis al la fenestro kaj voksignis per la mano. La malgranda knabo timegiĝis kaj desaltis de la seĝo. Tiam ŝajnis al li, ke granda birdo ekstere preterflugis la fenestron.

En la sekvanta tago estis serena frosta vetero, kaj poste komencis degeli; la printempo venis, la suno lumis, la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero, la hirundoj konstruis nestojn, la fenestroj estis malfermitaj, kaj la malgrandaj infanoj denove sidis en sia ĝardeneto alte supre en la tegmenta defluilo, super ĉiuj etaĝoj.

La rozoj en tiu somero floris eksterordinare bele. La malgranda knabino ellernis kanton, en kiu ankaŭ estis parolate pri rozoj, kaj ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj; kaj ŝi kantis tion al la malgranda knabo, kaj li kantis kune:

„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio, Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“

Kaj la infanoj tenis sin reciproke je la manoj, kisis la rozojn kaj rigardis en la serenan Dian sunlumon kaj parolis al ĝi, kvazaŭ tie estus la infano Jesuo. Kiaj belegaj someraj tagoj tio estis, kiel agrablege estis sidi ĉe la freŝaj rozarbetaĵoj, kiuj ŝajne neniam ĉesos flori!

Kay kaj Gerda sidis kaj rigardis la bildolibron kun la multaj bestoj kaj birdoj, kaj subite - la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon - Kay diris: "Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! Kaj nun io enflugis al mi en la okulon!"

La malgranda knabino prenis lin je la kolo; li palpebrumadis per la okuloj, sed oni nenion povis tie vidi.

"Mi opinias, ke ĝi malaperis!" li diris, sed ĝi ne malaperis. Ĝi estis ĝuste unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo, de la sorĉa spegulo, kiun ni kredeble ankoraŭ memoras kaj kiu havis tian efikon, ke ĉio granda kaj bona, kio en ĝi speguliĝis, fariĝis malgranda kaj malbela, kaj ĉiu malbonaĵo en ia objekto tuj fariĝis plene videbla. La malfeliĉa