Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kay, al li tia vitropeceto penetris ankaŭ rekte en la koron. Ĝi devis nun baldaŭ fariĝi bulo da glacio. Estas vero, ke ĝi plu ne doloris; sed ĝi tie estis.

"Kial vi ploras?" li demandis. "Tiel vi aspektas malbele. Al mi ja nenio mankas! Fi!" li subite ekkriis, "la rozo estas ja difektita de vermo! Kaj vidu, tiu ne kreskas rekte. En efektiveco tio estas sufiĉe malbelaj rozoj. Ili estas tiel same malbelaj kiel la kestoj, en kiuj ili staras!" Kaj li forte ekpuŝis per la piedo la keston kaj deŝiris ambaŭ rozojn.

"Kay, kion vi faras!" ekkriis la malgranda knabino; kaj kiam li rimarkis ŝian fortan timegiĝon, li deŝiris ankoraŭ unu rozon kaj post tio ensaltis en sian fenestron kaj forlasis la malgrandan afablan Gerdan.

Kiam ŝi poste venis kun la bildolibro, li diris, ke tio estas nur por suĉinfanoj; kaj kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia "sed" ; kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon. Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. Baldaŭ li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato. Ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe, kaj la homoj diris: "La knabo havas bonegajn kapablojn!" Sed kaŭzo de tio estis la vitro, kiu enflugis al li en la okulon, kaj la vitro, kiu sidis en lia koro. Tio estis la kaŭzo, pro kia li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro.

Liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj. En unu vintra tago, kiam komenciĝis neĝa blovado, li venis kun pligrandiga vitro, metis eksteren anguleton de sia surtuto kaj lasis fali sur ĝin la neĝajn flokojn.

"Rigardu iom en la vitron, Gerda!" li diris; kaj ĉiu neĝa floko fariĝis multe pli granda kaj aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo. La vidaĵo estis tre bela.

"Ĉu vi vidas, kiel artoplene!" ekkriis Kay; "tio donas multe pli da plezuro kaj da materialo por pripensado, ol la efektivaj floroj! Krom tio en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj; se ili nur ne disfandiĝus!"

Mallonge post tio Kay venis kun grandaj pugnogantoj kaj kun sia glitveturileto sur la dorso. Li flustris al Gerda en la orelojn: "Mi ricevis permeson veturi al la granda placo, kie la aliaj ludas!" Kaj li forkuris.

Tie sur la placo de tempo al tempo la plej petolemaj knaboj alligadis siajn glitveturilojn al la veturiloj de la vilaĝanoj kaj tiel kunveturadis sufiĉe longan distancon. Tio estis tre gaja. Kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis unu granda, blanke kolorigita glitveturilo. En ĝi