Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sidis unu persono, envolvita en blanka kruda pelto kaj kovrita per blanka pelta ĉapo. La glitveturilo dufoje ĉirkaŭveturis la placon, kaj Kay sukcesis alligi al ĝi sian malgrandan glitveturilon, kaj jen li ekveturis kune. Ĉiam pli kaj pli ili veturis rekte sur la plej proksiman straton. La kondukanto de la glitveturilo turnis la kapon kaj tiel afable kapjesis al Kay, kvazaŭ ili konus unu la alian.

Ĉiufoje, kiam Kay volis deligi sian malgrandan glitveturilon, la persono denove balancadis la kapon, kaj tiam Kay restis. Tuj kiam ili elveturis ekster la urban pordegon, la neĝa blovado fariĝis tiel forta, ke la malgranda knabo ne povis plu rekoni la manon antaŭ la okuloj, dum li tamen veturis pluen. Tiam li fine ellasis el la manoj la ŝnuron, por liberigi sin de la granda glitveturilo, sed nenio helpis, lia veturileto pendis fortike, kaj la veturado estis rapida kiel vento. Tiam li ekkriis tre laŭte, sed neniu lin aŭdis, kaj la neĝo turniĝadis kaj la glitveturilo flugis antaŭen: De tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn aŭ arbetaĵojn. La knabo estis tute terurita, li volis ekpreĝi Patronian, sed li memoris nenion krom la tabelo de multobligo.

La neĝaj flokoj fariĝadis ĉiam pli kaj pli grandaj, fine ili aspektis kiel grandaj blankaj kokinoj. Subite la ĉevaloj saltis flanken, la glitveturilo haltis, kaj la veturiganto leviĝis; la pelto kaj ĉapo estis el pura neĝo. Tio estis sinjorino, alta kaj gracia, blindige blanka, tio estis la neĝa reĝino.

"Ni veturis sufiĉe rapide" , ŝi diris. "Sed ĉu en tia vetero oni devas frostosuferi? Venu, enrampu en mian ursan pelton!" Kaj ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton, tiel ke li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo.

"Ĉu vi ankoraŭ frostosuferas?" ŝi demandis, kisante lin sur la frunto, Hu, tio estis ankoraŭ pli malvarma ol glacio, tio tuj penetris ĝis lia koro, kiu ja sen tio estis jam duone bulo da glacio. Li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos; sed nur unu momenton daŭris tiu sento, poste al li fariĝis tute bone. Li plu tute ne sentis la malvarmon ĉirkaŭ si.

"Mian glitveturilon! Ne forgesu mian glitveturilon!" Tion li rememoris antaŭ ĉio. Ĝi estis alligita al unu el la blankaj kokinoj, kiu flugis malantaŭe kun la veturileto sur la dorso. La neĝa reĝino kisis Kayon ankoraŭ unu fojon, kaj tiam li forgesis la malgrandan Gerdan kaj la avinon kaj ĉiujn el la hejmo.

"Nun vi plu ne ricevos kisojn!" ŝi diris, "ĉar alie mi povus vin kismortigi!"

Kay rigardis ŝin, ŝi estis bela, pli saĝan kaj pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si. Nun ŝi ne ŝajnis al li formitaĵo el glacio, kiel tiam