Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam ŝi sidis ekstere antaŭ la fenestro kaj faris al li kapsignojn. En liaj okuloj ŝi estis estaĵo perfekta. Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi, li rakontis al ŝi, ke li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj, li sciis la nombron de la kvadrataj mejloj kaj de la loĝantoj de la lando, kaj ŝi ridetis ĉe ĉio. Tiam ekŝajnis al li, ke tio, kion li scias, ne estas sufiĉa, kaj li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero, kaj ŝi flugis kun li, flugis alte supren, al la nigra nubo, kaj la ventego bruis, kvazaŭ ĝi kantus malnovajn kantojn. Ili flugis super arbaroj kaj lagoj, super maroj kaj landoj. Malsupre en la profundo siblis la malvarma vento, kriis la lupoj, briletis la neĝo kaj super tio flugis la nigraj kriantaj kornikoj; sed super ili brilis la luno, granda kaj klara, kaj al ĝi Kay rigardadis en la daŭro de la tuta longa, longa vintra nokto. En la tago li dormis ĉe la piedoj de la neĝa reĝino.

Tria rakonto

La florĝardeno de la virino, kiu povosciis sorĉi

Sed kio fariĝis kun la malgranda Gerda, kiam Kay plu ne revenis? Kie en la mondo li troviĝis? Neniu tion sciis, neniu povis doni informon pri tio. La knaboj nur rakontis, ke ili vidis, kiel li alligis sian glitveturileton al glitveturilo granda kaj luksa, kiu veturis sur la stratojn kaj poste elveturis ekster la urban pordegon. Neniu sciis, kie li estis; fluis multe da larmoj, la malgranda Gerda ploris maldolĉe kaj longe. Poste oni supozis, ke li mortis, ke li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. Estis ankoraŭ longatempe senlumaj vintraj tagoj.

Jen aperis la printempo kun pli varma sunlumo.

"Kay mortis kaj malaperis!" diris la malgranda Gerda.

"Tion mi ne opinias!" diris la sunlumo.

"Li mortis kaj malaperis!" ŝi diris al la hirundoj.

"Tion ni ne opinias!" respondis ĉi tiuj, kaj fine la malgranda Gerda tion ankaŭ plu ne opiniis.

"Mi surmetos miajn ruĝajn ŝuojn" , ŝi diris unu matenon, "tiujn, kiujn Kay ankoraŭ neniam vidis, kaj mi iros al la rivero kaj petos de ĝi informon."

Estis ankoraŭ tre frue, kiam ŝi leviĝis, kisis la maljunan avinon, kiu