Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ dormetis, surmetis la ruĝajn ŝuojn kaj ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.

"Ĉu estas vere, ke vi forprenis de mi mian malgrandan kamaradon? Mi donacos al vi miajn ruĝajn ŝuojn, se vi redonos lin al mi!"

Ŝajnis al ŝi, ke la ondoj mistere jesas al ŝi. Ŝi prenis tiam siajn ruĝajn ŝuojn, la plej karan objekton, kiun ŝi posedis, kaj ĵetis ilin ambaŭ en la riveron; sed ili falis tute apud la bordo, kaj la malgrandaj ondoj reportis ilin returne al ŝi sur la teron, kvazaŭ la rivero ne volis forrabi de ŝi ŝian plej karan posedaĵon, des pli, ke ĝi ja ne havis la malgrandan Kayon. Sed ŝi pensis, ke ŝi ne sufiĉe malproksimen ĵetis la ŝuojn, tial ŝi engrimpis en boaton, kiu staris en la kanaro. Ŝi iris ĝis la plej ekstrema rando kaj denove ĵetis la ŝuojn en la ondojn. Sed la boato ne estis fiksita, kaj ĉe la movo, kiun ŝi faris, ĝi forŝoviĝis de la tero. Ŝi tion rimarkis kaj rapidis reveni, sed antaŭ ol ŝi povis tion fari, la boato estis jam pli ol unu ulnon for de la bordo, kaj nun ĝi rapide ekglitis laŭflue de la rivero.

Tiam la malgranda Gerda forte ektimis kaj komencis plori, sed nur la paseroj aŭdis ŝin, kaj ĉi tiuj ne povis porti ŝin sur la teron; ili tamen flugis laŭlonge de la rivero kaj pepadis, kvazaŭ ili volus ŝin konsoli: "Ĉi ni estas, ĉi ni estas!" La boato kuris laŭ la fluo; la malgranda Gerda sidis tute silente, nur en ŝtrumpoj. Ŝiaj malgrandaj ruĝaj ŝuoj naĝis malantaŭ ŝi, sed ili ne povis atingi la boaton, ĉar ĉi tian la fluo pelis pli forte.

Estis ĉarme sur ambaŭ bordoj; belegaj floroj, maljunaj arboj, sur la deklivoj troviĝis ŝafoj kaj bovinoj, sed eĉ unu homon oni ne povis vidi.

"Eble la rivero portos min al la malgranda Kay!" pensis Gerda, kaj tiam ŝi fariĝis pli gaja, ŝi leviĝis kaj observadis en la daŭro de multe da horoj la belajn verdaĵn bordojn. Poste ŝi preterveturis grandan ĉerizarban ĝardenon, en kiu staris dometo kun strangaj ruĝaj kaj bluaj fenestroj; ĝi estis kovrita per pajlo, kaj ekstere staris du lignaj soldatoj, kiuj antaŭ la preterveturantoj surŝultrigis la pafilojn.

Gerda ekkriis al ili, ŝi opiniis, ke ili estas vivantaj; sed ili kompreneble ne respondis; ŝi tre alproksimiĝis al ili, la fluo pelis la boaton rekte al la tero.

Gerda ekkriis ankoraŭ pli laŭte, kaj tiam el la domo eliris maljuna, tre maljuna virino, kiu apogis sin sur bastono. Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon, kiu estis pripentrita de plej belaj floroj.

"Ho kara, kompatinda infano!" diris la maljuna virino, "kiamaniere vi trafis sur la grandan torentan riveron kaj forportiĝis tiel malproksimen en la mondon?" La maljuna virino iris ĝis la rando de la akvo, altiris