Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la boaton per sia bastono al la tero kaj elprenis la malgrandan Gerdan.

Kvankam Gerda ĝojis, ke ŝi venis sur sekan teron, ŝi tamen iom timis la fremdan maljunan virinon.

"Venu do kaj rakontu al mi, kiu vi estas kaj kiamaniere vi venis ĉi tien" , ŝi diris.

Gerda rakontis al ŝi ĉion, kaj la maljunulino balancis la kapon kaj diris: "Hm, hm!" Kaj kiam Gerda ĉion diris al ŝi kaj demandis, ĉu ŝi ne vidis la malgrandan Kayon, la virino respondis, ke li ne pretervenis, sed kredeble li ankoraŭ venos, ŝi nur ne malĝoju, sed gustumu ŝiajn ĉerizojn, rigardu ŝiajn florojn, kiuj estas pli belaj ol ĉiu bildolibro, ĉar ĉiu el ili povas rakonti tutan historion. Poste ŝi prenis Gerdan je la mano, iris kun ŝi en la malgrandan dometon kaj ŝlosis la pordon.

La fenestroj estis tre alte kaj iliaj vitroj estis ruĝaj, bluaj kaj flavaj. La taglumo enfaladis tute strange, sed sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj, kaj Gerda manĝis de ili kiom ŝi volis, ĉar ŝi ricevis por tio la permeson. Dum ŝi manĝis, la maljuna virino kombis al ŝi la harojn per ora kombilo, kaj la haroj krispiĝis kaj briletis kiel oro ĉirkaŭ ĝia ĉarma milda vizaĝo, kiu estis ronda kaj floris kiel rozo.

"Tian belan malgrandan infanon mi jam tre longe deziris havi!" diris la maljunulino. "Vi vidos, kiel bone ni ambaŭ plaĉos unu al la alia!" Kaj ju pli longe ŝi kombis la harojn de la malgranda Gerda, des pli ĉi tiu forgesis sian kuneedukiton Kayon, ĉar la maljuna virino povosciis sorĉi, sed ŝi ne estis malbona sorĉistino. Ŝi nur iom sorĉadis por sia plezuro, kaj ŝi tre deziris restigi ĉe si la malgrandan Gerdan. Tial ŝi eliris en la ĝardenon, etendis sian apogbastonon super ĉiujn rozarbetaĵojn, kaj kvankam ili ĵus aukoraŭ belege floris, ili nun ĉiuj malaperis internen en la nigran teron, tiel ke oni ne povis plu vidi ian signon, kie ili estis starintaj. La maljunulino timis, ke ĉe la vido de la rozoj Gerda rememorus siajn proprajn, rememorus la malgrandan Kayon kaj forkurus.

Nun ŝi elkondukis Gerdan en la florĝardenon: Kia bonodoro, kia belego regis tie! Ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado: Nenia bildolibro povus esti pli kolorriĉa kaj pli bela. Gerda saltadis de ĝojo kaj ludadis, ĝis la suno subiris malantaŭ la altaj ĉerizarboj. Tiam ŝi ricevis beletan liton kun ruĝaj silkaj kusenoj, plenigitaj per bluaj violoj, kaj ŝi dormis kaj sonĝis tiel ĉarmege, kiel reĝino en la tago de sia edziniĝo.

En la sekvanta tago ŝi denove ricevis la permeson ludi kun la floroj en la varma sunlumo, kaj tiel estis dum multe da tagoj. Gerda konis ĉiun floron, sed kiom ajn multe da ili tio estis, ŝi tamen havis la senton, ke unu inler ili mankas, ŝi nur ne sciis kia. Unu tagon ŝi sidis kaj rigardis