Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ĉapelon de la maljuna virino kun la pentritaj floroj, kaj ĝuste la plej bela inter ili estis rozo. La maljunulino forgesis forigi ĝin de la ĉapelo, kiam ŝi la aliajn malaperigis en la teron. Tiel okazas, se oni ne ĉiam estas tute atenta kun siaj pensoj! "Kio!" diris Gerda, "ĉu tute ne troviĝas ĉi tie rozoj?" kaj ŝi saltis inter la bedojn, serĉis kaj serĉis, sed ŝi ne povis trovi eĉ unu rozon. Tiam ŝi sidiĝis kaj ekploris; sed ŝiaj varmegaj larmoj falis ĝuste sur unu lokon, kie subteriĝis rozarbetaĵo, kaj kiam la varmaj larmoj malsekigis la teron, la arbetaĵo subite elteriĝis, tiel same floranta, kiel ĝi estis subteriĝinta, kaj Gerda ĝin ĉirkaŭprenis, kisis la rozojn, rememoris la belajn rozojn hejme, kaj ĉe tio ankaŭ la malgranda Kay revenis en ŝian memoron.

"Ho, kiom multe da tempo mi perdis per la prokrasto!" diris la malgranda knabino. "Mi volis ja serĉi Kayon! Ĉu vi ne scias, kie li estas?" ŝi demandis la rozojn. "Ĉu vi opinias, ke li mortis kaj malaperis?"

"Mortinto li ne estas!" diris la rozoj. "Ni estis ja en la tero, kie troviĝas ĉiuj mortintoj, sed Kay tie ne estis!"

"Mi dankas, mi kore dankas!" rediris la malgranda Gerda kaj iris al la aliaj floroj, rigardis en ilian florkalikon kaj demandis: "Ĉu vi ne scias, kie estas la malgranda Kay?"

Sed ĉiu floro staris en la sunlumo kaj revis pri sia propra fabelo aŭ historieto. Multe da ĉi tiuj aŭdis la malgranda Gerda, sed neniu floro ion sciis pri Kay.

Kion diris la fajrolilio?

"Ĉu vi aŭdas la tamburon? Bum, bum! Tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum! Aŭskultu la funebran kantadon de la virinoj! Aŭskultu la vokadon de la pastroj! En sia longa ruĝa vesto staras la Hindino sur la brullignaro, avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino kaj ŝia mortinta edzo. Sed la Hindino pensas pri la vivanto ĉi tie en la rondo, pri li, kies okuloj brulis pli varmege ol la flamoj, pri li, kies okulfajro penetras en ŝian koron pli forte ol la flamoj, kiuj tuj aliformigos ŝian korpon en cindron. Ĉu la flamo de la koro povas morti en la flamoj de la brullignaro?"

"Tio estas por mi tute nekomprenebla!" diris la malgranda Gerda.

"Tion rakontas mia fabelo!" diris la fajrolilio:

Kion diris la konvolvulo?

"Transe de la mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. Densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio, super la balkonon, kaj sur ĉi tiu staras bela knabino. Ŝi kliniĝas super la balustradon kaj rigardas malsupren sur la vojon. Nenia rozo pendas pli freŝe sur siaj branĉoj ol ŝi; nenia pomarba floraĵo, kiun la vento