Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sidis Kay kaj faradis kapsignojn. Sed la tutaĵo estis nur kreitaĵo el la regno de sonĝoj, kaj tial ĉe ŝia vekiĝo ĝi denove malaperis.

En la sekvanta tago oni vestis ŝin de la kapo ĝis la piedoj per veluro kaj silko. Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj, sed ŝi petis nur pri malgranda veturilo kun unu ĉevalo kaj pri paro da botetoj, dirante, ke tiam ŝi volas denove elveturi en la malproksiman mondon kaj serĉi Kayon.

Ŝi ricevis ne sole la botetojn, sed ankaŭ mufon, kaj oni ĉarme ŝin vestis. Kiam ŝi volis forveturi, antaŭ la pordo staris nova veturileto el pura oro, la blazono de la princo kaj de la reĝidino brilis sur ĝi kiel stelo. Koĉero, servistoj kaj antaŭrajdantoj - jes, jes, antaŭrajdantoj ankaŭ ĉi estis - sidis kun oraj kronoj sur la kapo. La princo kaj la reĝidino mem helpis al ŝi eniri en la kaleŝon kaj deziris al ŝi ĉian feliĉon. La arbara korniko, kiu dume jam edziĝis, akompanis ŝin la unuajn tri mejlojn; ĝi sidis flanke de ŝi, ĉar veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti. La dua korniko staris proksime kaj frapadis per la flugiloj; ĝi ne akompanis ŝin, ĉar depost la ricevo de la fiksita ofico kun la abunda manĝado ĝi ofte suferadis kapdoloron. Interne la kaleŝo estis garnita per sukerkrakenoj, kaj sidkestoj estis plenigitaj per fruktoj kaj spiconuksoj.

"Adiaŭ, adiaŭ!" kriis la princo kaj la reĝidino, kaj la malgranda Gerda ploris, kaj la korniko ankaŭ ploris. Tiel pasis la unuaj mejloj, poste ankaŭ la korniko diris adiaŭ, kaj tio estis la plej malfacila disiĝo. Ĝi flugis sur arbon kaj frapadis per siaj nigraj flugiloj tiel longe, kiel ĝi povis ankoraŭ vidi la kaleŝon, kiu brilis kiel la varma sunlumo.

Kvina rakonto

Malgranda rabistinfano

Ili veturis tra la malluma arbaro, sed la kaleŝo lumis malproksimen. Tio estis malagrabla por la okuloj de la rabistoj, tion ili neniel povis toleri.

"Tio estas oro, tio estas oro!" ili ekkriis; ili elkuregis, kaptis la ĉevalojn je la kondukiloj, mortigis la malgrandajn antaŭrajdantojn, la koĉeron kaj la servistojn kaj eltiris la malgrandan Gerdan el la kaleŝo.

"Ŝi estas grasa, ŝi estas bonega, ŝi estis nutrita per nukskernoj!"