Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris la maljuna rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon kaj brovojn, kiuj pendis malsupren super la okulojn. "Ŝi estas tiel same bona, kiel malgranda grasa ŝafido! Nu, kian bonan guston ŝi havos!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris sian tranĉilon, kiu brilis tiel, ke ĝi kaŭzis teruran timon!

"Aŭ!" ekkriis la virino en la sama momento. La sovaĝa kaj malbone edukita filino de la virino, kiu pendis sur ŝia dorso, mordis ŝin en la orelo. "Vi abomeninda bubino!" diris la patrino, kaj ŝi ne havis la eblon buĉi Gerdan.

"Ŝi ludu kun mi!" diris la malgranda rabista knabino. "Ŝi donu al mi sian belan mufon, sian belan veston, ŝi dormu kun mi en mia lito!" kaj ĉe tio ŝi denove ekmordis tiel, ke la rabista virino eksaltis alte kaj sin turnadis tien kaj reen, tiel ke ĉiuj rabistoj ridis kaj diris: "Vidu, kiel ŝi dancas kun sia bubino!"

"Mi volas en la kaleŝon!" diris la malgranda rabista knabino, kaj oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita kaj tre obstina. Ŝi sidiĝis en la kaleŝon kun Gerda, kaj ili veturis trans ŝtipojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron. La malgranda rabista knabino estis tiel same granda kiel Gerda, sed pli forta, pli larĝaŝultra kaj pli brunigita. Ŝiaj okuloj estis tute nigraj, ili aspektis preskaŭ malgaje. Ŝi prenis la malgrandan Gerdan ĉirkaŭ la korpo kaj diris: "Ili vin ne buĉos, tiel longe kiel mi ne estos kolera kontraŭ vi! Vi certe estas reĝidino?"

"Ne!" respondis la malgranda Gerda kaj rakontis al ŝi ĉion, kion ŝi travivis, kaj kiel forte ŝi amas la malgrandan Kayon.

La rabista knabino rigardis ŝin kun serioza mieno, balancis iom la kapon kaj diris: "Ili vin ne buĉos, eĉ se mi estos kolera kontraŭ vi, - tiam mi mem tion faros!" Poste ŝi sekigis la okulojn de Gerda kaj ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola.

Jen la kaleŝo haltis; ili troviĝis sur la korto de rabista kastelo. De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta, korvoj kaj kornikoj flugis el la malfermitaj truoj, kaj la grandaj buldogoj, kiuj aspektis kvazaŭ ĉiu el ili povus engluti homon, eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis malpermesita.

En la mezo sur la ŝtona planko de la granda malnova fumkovrita salono brulis granda fajro. La fumo leviĝadis sub la plafonon, kaj tra la multegaj fendoj kaj truoj ĝi eliradis eksteren. En granda bierfara kaldrono estis kuirata supo, kaj leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango.

"Ĉi tiun nokton vi dormos kun mi apud ĉiuj miaj karaj bestetoj!"