Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris la rabista knabino. Ili ricevis manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj poste ili iris en angulon, kie kuŝis pajlo kaj litkovriloj. Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj, kiuj ĉiuj ŝajnis dormantaj, tamen iom moviĝis, kiam la malgrandaj knabinoj venis.

"Ili ĉiuj apartenas ekskluzive al mi!" diris la malgranda rabista knabino kaj rapide kaptis unu el la plej proksimaj, tenis ĝin je la piedoj kaj skuis ĝin, ĝis ĝi komencis frapadi per la flugiloj. "Kisu ĝin!" ŝi ekkriis kaj tenis ĝin antaŭ la vizaĝo de Gerda.

"Tie sidas la arbara popolaĉo!" ŝi diris plue kaj montris multon da stangoj, kiuj alte supre estis enbatitaj en la muron antaŭ truo. "Tio estas mia arbara kanajlaro, ambaŭ tio! Ili tuj forflugas, se oni ilin ne enŝlosas; kaj jen staras mia maljuna kara kapreto!" Ĉe tiuj vortoj ŝi eltiris je la kornaro nordan cervon, kiu havis ĉirkaŭ la kolo brilpuran kupran ringon kaj estis alligita. "Ĝin ni ankaŭ devas teni en konstanta timo, ĉar alie ĝi forsaltus de ni. Ĉiun vesperon mi tiklas ĝin sur la kolo per mia akra tranĉilo, kiun ĝi tre timas." La malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo. La kompatinda besto batadis per la piedoj, kaj la rabista knabino ridis, kaj poste ŝi tiris kun si Gerdan al la dormoloko.

"Ĉu dum la dormado vi restigos la tranĉilon ĉe vi?" demandis Gerda kaj rigardis ŝin kun iom da timo.

"Mi ĉiam dormas kun la tranĉilo," diris la malgranda rabista knabino. "Oni ne scias, kio povas okazi. Sed nun rakontu al mi ankoraŭ unu fojon, kion vi antaŭe rakontis al mi pri la malgranda Kay, kaj kial vi eliris en la malproksiman mondon." Kaj Gerda komencis sian rakonton denove de la komenco, kaj la arbaraj kolomboj kveris [La vorto mankis n la manuskripto; ĝi estis aldonita de la gefiloj de d-ro Zamenhof.] supre en sia kaĝo, sed la aliaj kolomboj dormis. La malgranda rabista knabino metis sian brakon ĉirkaŭ la kolon de Gerda, tenis la tranĉilon en la alia mano kaj tre laŭte ronkadis. Sed Gerda ne povis eĉ fermi okulon, ĉar ŝi ja ne sciis, ĉu ŝi konservos la vivon aŭ ĉu ŝi mortos. La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro, manĝis kaj kantis, kaj la rabista virino saltadis. Ho, al la malgranda knabino estis terure vidi ĉion ĉi tion.

Subite la arbaraj kolomboj diris: "Kurre, kurre! ni vidis la malgrandan Kayon. Blanka kokino portis lian glitveturilon, li sidis sur la veturilo de la neĝa reĝino, kiu traveturis la arbaron, kiam ni kuŝis en la nesto. Ŝi blovis sur nin, junajn kolombojn, kaj krom ni du ĉiuj mortis; kurre, kurre!"