Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam la malgranda Gerda ekpreĝis sian Patronian. La malvarmo estis tiel forta, ke ŝi povis vidi sian propran spiron, kiu staris antaŭ ŝia buŝo kiel fumo. La spiro fariĝis pli kaj pli densa kaj ricevis la formon de malgrandaj klaraj anĝeloj, kiuj ĉe ĉiu ektuŝo de la tero ĉiam pli kaj pli kreskis, kaj ili havis kaskon sur la kapo kaj lancon kaj ŝildon en la manoj. Ilia nombro fariĝis ĉiam pli granda, kaj kiam Gerda finis sian preĝon, tuta legio estis jam ĉirkaŭ ŝi. Ili pikis per siaj lancoj la terurajn neĝajn flokojn, tiel ke ĉi tiuj diskrevis en cent pecojn kaj la malgranda Gerda povis paŝi antaŭen sendanĝere kaj gaje. La anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la malvarmon kaj iris rapide al la palaco de la neĝa reĝino.

Sed nun ni devas antaŭe vidi, kio estis kun Kay. Li certe ne pensis pri la malgranda Gerda, kaj plej certe li ne supozis, ke ŝi staras ekstere antaŭ la palaco.

Sepa rakonto

Kio estis en la palaco de la neĝa reĝino kaj kio okazis poste

La muroj de la palaco estis stararanĝitaj de la turniĝanta neĝo, kaj tranĉantaj ventoj aranĝis la pordojn kaj fenestrojn. Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia, kiel neĝa blovado ilin formis; la plej granda havis la longon de multe da mejloj. Sed ĉiuj estis prilumataj de fortaj nordaj lumoj, kaj ili estis grandaj, malplenaj, glacie malvarmaj kaj briletantaj. Neniam oni tie havis ian amuziĝon, eĉ ne ian malgrandan balon de ursoj, ĉe kiu la blovinstrumentojn povus ludi la ventego kaj la blankaj ursoj povus marŝi sur la malantaŭaj piedoj kaj montri siajn delikatajn morojn; neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj kaj piedegoj, neniam la blankaj vulpaj fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon; malplene, vaste kaj malvarme estis en la salonoj de la neĝa reĝino. La nordaj lumoj flamadis tiel regule, ke oni povis prikalkuli, kiam ili estos plej alte kaj kiam ili estos plej malalte. En la mezo de la malplena kaj senfina neĝa salono troviĝis glaciiĝinta lago. Ĝi estis krevinta en mil pecojn, sed ĉiu peco estis plej precize simila al la alia, tiel ke tio estis vera artaĵo. Sur la mezo de la lago sidis la neĝa reĝino, ĉiufoje kiam ŝi estis hejme, kaj tiam ŝi diradis