Saltu al enhavo

Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke ŝi sidas en la spegulo de la prudento kaj ke ĉi tiu estas la plej bona en la tuta mondo.

La malgranda Kay estis tute blua de malvarmo, eĉ preskaŭ nigra, sed li tion ne rimarkis, ĉar ŝi forkisis al li la frostotremon kaj lia koro estis kvazaŭ bulo da glacio. Li iradis kaj trenadis kelkajn akrajn, platajn pecojn da glacio, kiujn li kunmetadis en plej diversaj manieroj, por formi imitaĵon de donita modelo, tiel same, kiel ni interaranĝas malgrandajn pecetojn da ligno, por formi difinitajn figurojn, kio estas nomata Ĥina ludo. Kay iradis kaj kunmetadis figurojn, ili estis plej artifikaj, tio estis la glacia ludo de la prudento. Al li tiuj figuroj ŝajnis bonegaj kaj havantaj la plej altan gravecon; tion kaŭzis la vitra grajneto, kiu sidis en lia okulo; li kunmetadis tutajn figurojn, kiuj formis skribitan vorton, sed ĉiam li malsukcesadis en la kunmetado de tiu vorto, kiun li ĝuste deziris, de la vorto: "Eterneco" . Kaj la neĝa reĝino diris: "Se vi povos kunmeti al mi tiun figuron, tiam vi fariĝos via propra sinjoro, kaj mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glitiloj" . Sed li tion ne povis plenumi.

"Nun mi forgalopas al la varmaj landoj!" diris la neĝa reĝino. "Mi volas enrigardi en miajn nigrajn potojn." Tio estis la vulkanoj Etna kaj Vezuvo, kiel oni ilin nomas. "Mi iom blankigos ilin, tio estas necesa kaj faras bone al la citronoj kaj vinberoj." Kaj la neĝa reĝino forflugis, kaj Kay sidis tute sola en la multemejla malplena glacia salono kaj rigardis la pecojn da glacio kaj meditis kaj meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita. Li sidis tute rigide kaj silente, oni povus pensi, ke li frostiĝis.

En tiu momento tra la granda pordo eniris en la palacon la malgranda Gerda. Akraj ventoj blovis al ŝi renkonte, sed ŝi preĝis sian vesperan preĝon, kaj tiam la ventoj kvietiĝis, kvazaŭ ili volus dormi. Ŝi eniris en la grandajn malplenajn malvarmajn salonojn, kaj tiam ŝi ekvidis Kayon, ŝi lin rekonis, ŝi flugis al lia kolo, tenis lin forte ĉirkaŭprenite kaj ekkriis: "Kay, dolĉa, kara Kay! fine do mi vin trovis!"

Li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme: Tiam la malgranda Gerda ekploris per varmegaj larmoj, ili falis sur lian bruston, ili penetris en lian koron, ili disfandigis la glacian bulon kaj malaperigis la malgrandan spegulpeceton en ĝi. Li ekrigardis ŝin, kaj ŝi kantis:

„Mi amas la rozojn, la florojn de Dio, Sed pli la Kreinton, la patron de ĉio.“

Tiam Kay ekploris; li ploris tiel forte, ke la spegula grajneto ellaviĝis el lia okulo; li rekonis ŝin kaj ĝoje ekkriis: "Gerda! dolĉa, kara Gerda!